Renato Corsetti | |
---|---|
Renato Corsetti prelegas dum la 44a Malferma Tago en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1941 en Romo, Itala reĝlando |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Löwenstein |
Infanoj | Gabriele Corsetti • Fabiano Corsetti |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • universitata instruisto • esperantologo • intervjuito en televida intervjua programo |
TTT | |
Retejo | http://www.psicologia1.uniroma1.it/static/didattica/IdDocente_23.shtml |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | antaŭa prezidanto de UEA (ĝis 2007) Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio de septembro 2007 |
Akademiano | jes |
Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.
Vivo
Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.
Nuntempe li loĝas en Britio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.
Esperanto
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.
La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).
Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. En 1998 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto [1] kaj ekde 2020 li denove anas en la skipo de lingvaj konsilantoj de Monato.
Verkado
Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Referencoj
- ↑ Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Renato Corsetti » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Renato Corsetti en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj Arkivigite je 2007-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Renato Corsetti eksplikis temon de 97-a UK - ĈRI en Esperanto
- Renato Corsetti salutas al Kolombia Kongreso pri la graveco de Esperanto
- Ampleksa bibliografio de la verkoj de Renato Corsetti ĉe Edukado.net, okaze de lia 70jariĝo
- Kelkaj demandoj al Renato Corseti en gazeto "Esperanto", n-ro 1357 (5) majo 2021, pp. 108-110.
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Keppel Enderby | 2001–2007 | Probal Dasgupta |