Renato Augusto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Renato Soares de Oliveira Augusto |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1988 (36-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Renato Augusto (prononco laŭ sistemo IFA ʁeˈnatu awˈɡustu) aŭ plennome Renato Soares de Oliveira Augusto, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 8-an de februaro 1988 en Rio de Janeiro, do nun estas 36-jara.
Ekde la jaro 2016 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Běijīng Zhōnghè Guó'ān (北京中赫国安) de Pekino, antaŭe li membris en la unua teamo de la klubo Corinthians de San-Paŭlo. Krome Renato Augusto ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "8".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Miranda – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.