René Goscinny | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() René Goscinny en 1971 | |||||
Persona informo | |||||
René Goscinny | |||||
Naskonomo | René Goscinny | ||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1926 en 5-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 5-an de novembro 1977 (51-jaraĝa) en 17-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Cimetière du Château vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Stanislaus Goscinny vd | ||||
Patrino | Anna Goscinny vd | ||||
Infanoj | Anne Goscinny vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | redaktisto • filmreĝisoro • kartunisto • filmproduktoro • verkisto • scenaristo • verkisto de porinfana literaturo • humuristo • ĉefredaktisto vd | ||||
Laborkampo | bildliteraturo vd | ||||
Aktiva en | Bonaero • Nov-Jorko • Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1946–1977 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Asteriks ❦ Lucky Luke ❦ Le petit Nicolas vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
René GOSCINNY [gosini] (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1926 en Parizo, mortis la 5-an de novembro 1977) estas la verkinto de la fama komiksa serio Asteriks.
Li naskiĝis en Parizo en familio de polaj judaj enmigrintoj kiel filo de Stanisław Gościnny (la familia nomo en pola lingvo signifas gastema), kemia inĝeniero el Varsovio, kaj Anna Bereśniak-Gościnna el Ĥodorkiv (nuntempa Ukrainio).
René Goscinny pasigis sian junaĝon en Buenos Aires. Post la abiturienta ekzameno li vivtenis sin kiel help-librotenisto kaj poste kiel desegnisto en varbagentejo. En la jaro 1945 li elmigris al Usono kaj kvar jarojn poste li ekloĝis en Parizo.
En 1951 li renkontis la desegniston Albert Uderzo. Goscinny nun verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis plurajn seriojn, interalie Umpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la Tintin-magazino), kaj ekde 1959 Asteriks (Astérix), kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso kaj aperis parte ankaŭ en Esperanto.
Aliaj famaj verkoj estas: Le Petit Nicolas (desegnita de Jean-Jacques Sempé), Lucky Luke (desegnita de Morris) kaj Iznogud (desegnita de Jean Tabary).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.goscinny.net/ oficiala retpaĝaro de René Goscinny
- http://www.asterix.com oficiala retpaĝaro de Asteriks
- http://www.asterix-international.de/asterix/goscinny.shtml Arkivigite je 2008-06-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.goscinny.net