Remy de Gourmont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Remy de Gourmont | |||||
Naskonomo | Rémy Marie Charles de Gourmont | ||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1858 en Bazoches-au-Houlme | ||||
Morto | 27-an de septembro 1915 (57-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | 10-a arondismento de Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kaeno vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jean de Gourmont vd | ||||
Amkunulo | Berthe de Courrière vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • literaturkritikisto • filozofo • kritikisto • ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | literary activity • literatura kritiko • poezio • eseo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Remy de GOURMONT (n. la 4-an de aprilo 1858 en Bazoches-au-Houlme, Orne - m. la 27-an de septembro 1915 en Parizo) estis franca verkisto. Gourmont estis samtempe romanisto, poeto, ĵurnalisto kaj artkritikisto. Li estis proksima al la simbolista movado.
En 1889 de Gourmont estis unu el la simbolismaj poetoj, kiuj fondis la literaturan gazeton Mercure de France, al kiu li kontribuis dum dudek kvin jaroj kaj al kiu li estis en kuraĝa ligo. En 1892 li publikigis sian libron La Latina Mistiko en kiu li priskribis la poetojn de la kristanaj himnoj kaj la simbolan poezion de la mezepoko. En 1896 li publikigis la "Libron de Maskoj", kiu inkluzivas unuamanan priskribon de la vivo de la simbolismaj poetoj en Parizo.
Inter liaj poeziaj verkoj estas Litanies de la rose (1892), Les Saintes du paradis (1898), kaj Divertissements (1912). Ili evidentigas la grandan intereson, kiun havis la verkisto pri latina literaturo. Liaj verkoj interalie inspiris Joris-Karl Huysmans. Li cetere estis grava literatura kritikisto, kaj pro tio estis admirita de pluraj verkistoj kiel T. S. Eliot kaj Ezra Pound.
Eksteraj ligiloj
- Asocio de la amatoroj de Gourmont
- Biografio ĉe Biblio Monde Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine