Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Remiĝo.
Sankta
Remigius de Reims
Episkopo de Reims, Sanktulo
Statuo de sankta Remigius baptanta Klodvigon la 1-an apud la baziliko Sankta Remiĝo de Reims
Statuo de sankta Remigius baptanta Klodvigon la 1-an apud la baziliko Sankta Remiĝo de Reims
Persona informo
Remi de Reims
Naskiĝo ĉ. 437
en Cerny-en-Laonnois
Morto 13-an de januaro 533 (0533-01-13)
en Reims
Tombo Katedralo de Reims vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Familio
Gefratoj Prince de Soissons vd
Infanoj Helaria vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto katolika episkopo verkisto vd
Episkopo de Reims
Dum ĉ. 459/462
Antaŭulo Bennade aŭ Bennage, Bernage
Sekvanto sankta Romen
Sanktulo, Apostolo de la frankoj
Honorata en Katolika Eklezio
Festotago 15-a de januaro, 13-a de januaro
Patroneco ĉefdiocezo de Reims
vd Fonto: Vikidatumoj

Sankta Remigius, laŭ PIV Remiĝo[1] (naskiĝis ĉ. 437, mortis la 13-an de januaro 533/535),[2] naskiĝinta en tio kio ankoraŭ ne estis la diocezo de Laon, estis episkopo de Reims dum sepdek kvar jaroj, se oni fidas la skribon ekde 459-462 ĝis sia morto kiun metigis sur lia tombo la ĉefepiskopo Hincmar de Reims en 852. Tiu, kiu estos honorita per la titolo apostolo de la frankoj de tiu sama Hincmar[3], baptis la reĝon Klodvigo la 1-a, la 25-an de decembro de jaro inter 496 kaj 506, kaj 3 000 frankajn militistojn el lia armeo[4]. Li verŝajne kontribuis al la organizado de sia klerika provinco, sed oni ne povas aserti ke li estis la fondinto de la episkopujoj de Thérouanne aŭ de Arras, eĉ malpli de tiu de Laon.

Sankta Remiĝo estas unu el la katolikaj patronoj de la ĉefdiocezo de Reims[5].

Festo : la 15-an de januaro en Francio, la 13-an de januaro en la roma martirologio. En la diocezo de Reims, oni festas lin la 1-an de oktobro, laŭ loka tradicio, kiu originis fine de la 6-a jarcento.[6]

Sankta Remiĝo kaj Klodvigo la 1-a. Jakobo de Voragine, Ora legendo (Legenda aurea), 14-a jarcento.
Sankta Remiĝo baptas Klodvigon la 1-an la tagon de kristnasko, inter 496 kaj 506 - Vitralo de la preĝejo Sankta Bonaventuro, en Liono, Francio
Tombo de sankta Remiĝo en la ĥorejo de la baziliko Sankta Remiĝo de Reims

Remiĝo estis entombigita en la preĝejeto Sankta Kristofo, fariĝinta baziliko Sankta Remiĝo. En 852, Hincmar starigis relikvojn, el kiuj malgranda parto estis movita al Sankta-Maria de Reims. La relikvujo estis ŝirmita en 882 (vikingaj invadoj) en Épernay, poste solene rekondukitaj en junio 883 al Sankta-Maria. En 900, la ĉefepiskopo Herveo remetigis la relikvojn de Sankta Remiĝo tien kie ili estis kultataj ĝis la Franca Revolucio. La korpo de sankta Remiĝo estis sendifekte konservita.

Bibliografio

  • Marie-Céline Isaia, Remi de Reims, Parizo, eld. "Editions du Cerf", 2010
  • Les plus grands saints. Leur vie et leur portrait. eld. "France Loisirs". Parizo 1994 (verko eldonita kun la originala titolo One Hundred Saints, Little Brown and Company (Inc.), Boston, 1993)
  • Extraits de la vie des saints de Butler, 1956, 1985, 1991.
  • Jakobo de Voragine, La Ora legendo, Biblioteko de la Plejado, eld. "Gallimard", 2004, eldono kondukita de Alain Boureau.
  • Patrick Demouy, Petite Vie de saint Remi, Parizo, eld. "Desclée de Brouwer", 1997
  • Documents sur le règne de Clovis, traduko de Nathalie Desgrugilliers, eld; "éditions Paleo", kol. encyclopédie médiévale. Enhavas la leterojn de Sankta Remiĝo, la diplomojn de Klodvigo, la aktojn de koncilioj... (ISBN 978-2-84909-604-8).

Diversaĵoj

La kutimo en Reims postulas ke oni prononcu Remi (eĉ R'mi, kio nuligas la akcenton super la litero « e »).

Diverslingve

En multaj lingvoj nomportantoj nomatas laŭ la latina formo Remigius. Iomajn variaĵojn havas la litova lingvo, kie konatas kaj vira persona nomo Remigijus [reMIgijus] kaj virina formo Remigija [reMIgija], kiun interalie havas la esperantistino Remigija aŭ malpli longe Remi Rudaitytė. En multaj romanidaj lingvoj (ekzemple la hispana, itala kaj portugala) viraj nomportantoj baptiĝis Remigio, kio tamen hispane prononciĝas [REmiĥo], itale [reMI:ĝo] kaj portugale [hemi:ĵjo]. En la pola temas pri Remigiusz, kaj en la bretona pri Remig.

Notoj kaj referencoj

  1. en PIV, vidu ankaŭ la diskutpaĝan noton
  2. (2010) Remi de Reims : Mémoire d'un saint, histoire d'une Eglise (france). Parizo: les Editions du Cerf.
  3. Johano Devisse (eminenta profesoro pri mezepoka historio en la Universitato Parizo-1), Hincmar, archevêque de Reims5845-882), tomo 2-a, 1006-a paĝo
  4. Laurent Theis, Clovis : de l'histoire au mythe, eld. "Complexe", 1996, 215-a paĝo.
  5. http://books.google.fr/books?id=UboOAAAAQBAJ&pg=PT329
  6. Voir saint Remi de Reims sur Nominis

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.