Rembrandt
Naskiĝo 15-an de julio 1606 (1606-07-15)
en Leiden
Morto 4-an de oktobro 1669 (1669-10-04) (63-jaraĝa)
en Amsterdamo
Rembrandt
Persona informo
Rembrandt Harmenszoon van Rijn
Naskonomo Rembrandt Harmenszoon van Rijn
Naskiĝo 15-an de julio 1606 (1606-07-15)
en Leiden
Morto 4-an de oktobro 1669 (1669-10-04) (63-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Westerkerk vd
Religio Kalvinismo vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Hejmo de Rembranto vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de Lejdeno Stedelijk Gymnasium Leiden vd
Subskribo Rembrandt
Memorigilo Rembrandt
Familio
Patro Harmen Gerritszoon van Rijn vd
Patrino Neeltje Willemsdr. Zuytbrouck vd
Edz(in)o Saskia van Uylenburgh vd
Amkunulo Geertje Dircx Hendrickje Stoffels vd
Infanoj Titus van Rijn Cornelia van Rijn vd
Profesio
Okupo pentristo desegnisto gravuristo artkolektanto gravuristo per akvaforto kolektanto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Leiden Amsterdamo Leiden Amsterdamo vd
Aktiva dum 1625–1669 vd
Verkado
Verkoj La noktaj gardistoj 
La gildo de la tolistoj 
La Juda Novedzino 
La festo de Belŝacaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Rembrandt Harmenszoon van Rijn (nederlanda prononco: [ˈrɛmbrɑnt ˈɦɑrmə(n)ˌsoːɱ vɑn ˈrɛin] kutime konata pli simple kiel Rembrandt naskiĝis la 15-an de julio 1606 en Leiden, mortis la 4-an de oktobro 1669 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo kaj grafikisto de la nomita Nederlanda pentrarta orepoko. Li estis plinoviga kaj fekunda majstro en tri formatoj, nome desegnoj, akvafortoj kaj pentraĵoj; kaj ĝenerale estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj vidartistoj en la historio de arto kaj la plej grava en la nederlanda arthistorio.[1]

Malkiel plej el la nederlandaj majstroj de la 17-a jarcento, la verkoj de Rembrandt montras tre ampleksan gamon de stiloj kaj aferoj, el portretoj kaj mem-portretoj ĝis pejzaĝoj, ĝenrismaj scenoj, alegoriaj kaj historiaj scenoj, bibliaj kaj mitologiaj temoj kaj bestostudaĵoj. Liaj kontribuoj al arto venis en periodo de granda riĉeco kaj kulturaj atingoj kiun historiistoj nomas kiel Nederlanda pentrarta orepoko, kiam la nederlanda arto (speciale ĉe la Nederlanda pentrarto), antiteza al la Baroka stilo kiu estis hegemonia en la cetera Eŭropo, estis tre fruktodonaj kaj plinovigaj. Tiu epoko rezultis en gravaj novaj ĝenroj. Kiel ĉe multaj artistoj de la Nederlanda pentrarta orepoko, kiel Jan Vermeer, Rembrandt estis ankaŭ avida artokolektisto kaj artokomercisto.

La Prodiga Filo en la Bordelo, memportreto kun Saskia, ĉirkaŭ 1635.

Rembrandt neniam iris eksterlanden, sed estis konsiderinde influita de la verkaro de la italaj majstroj kaj de Nederlandaj pentristoj kiuj estis studintaj en Italio, kiel Pieter Lastman, la Utreĥtaj karavaĝistoj, la flandraj barokaj pentristoj kaj Peter Paul Rubens. Post li atingis junan sukceson kiel portretpentristo, postaj jaroj de Rembrandt estis markitaj de persona tragedio kaj financaj malfacilaĵoj. Ĉar liaj akvofortoj kaj pentraĵoj estis tre popularaj laŭlonge de lia vivodaŭro, lia reputacio kiel artisto restis alta,[2] kaj dum du dek jaroj li instruis por multaj gravaj nederlandaj pentristoj.[3]

La portretoj fare de Rembrandt de liaj samtempuloj, mem-portretoj kaj ilustraĵoj de scenoj el la Biblio estas konsiderataj kiel liaj plej grandaj kreivaj atingoj. Liaj mem-portretoj formas intiman membiografion.[1] La plej frua kontribuo de Rembrandt en la historio de presarto estis lia transformado de la akvaforta procezo el relative nova reprodukta tekniko en fakte nova artoformo. Lia reputacio kiel la plej granda akvafortisto en la historio de la artaj rimedoj jam estis establita dum lia vivodaŭro. Malmultaj el liaj pentraĵoj foriris el la Nederlanda Respubliko dum li vivis, sed liaj presaĵoj cirkuliĝis tra tuta Eŭropo, kaj lia pli ampleksa reputacio estis dekomence bazita nur sur ilin.

En siaj verkoj, li montris konon pri la klasika bildaro. Priskribo de biblia sceno fare de Rembrandt estis bazita sur la kono de la specifa teksto, lia asimilado de klasika komponarto, kaj liaj observoj pri la juda komunumo de Amsterdamo.[4] Pro sia empatio por la homa kondiĉo, li estis nomita "unu el la plej grandaj profetoj de la civilizacio".[5] La franca skulptisto Auguste Rodin diris, "Kompari min kun Rembrandt! Kia sakrilegio! Kun Rembrandt, la koloso de Arto! Ni kliniĝu antaŭ Rembrandt kaj neniam iu komparu min kun li!"[6]

Memportreto de 1660
Memportreto de 1660.

Biografio

Ekvivo kaj ekkariero

Rembrandt (Tiu versio de lia persona nomo, "Rembrandt" kun "d," unuafoje aperis en lia subskriboj en 1633. Ĝis tiam, li estis subskribinta per kombino de inicialoj aŭ monogramoj. Fine de 1632, li eksubskribis nur per sia persona nomo, "Rembrant". Li aldonis la "d" en la venonta jaro kaj tio restis por la cetero de lia vivo. Kvankam fakuloj povas nur spekulacii, tiu ŝanĝo eble havis signifon nur por Rembrandt, ĝenerale interpretita kiel deziro esti konata per sia persona nomo kiel la grandaj figuroj de la Itala Renesanco: nome Leonardo, Rafaelo ktp.[7] Harmenszoon van Rijn naskiĝis la 15an de Julio, 1606, en Leiden, en la Nederlanda Respubliko, nune Nederlando kiel la oka infano en familio de muelisto Harmen Gerritszoon van Rijn kaj Neeltgen Willemsdochter van Zuijtbrouck, filino de panbakisto.[8] La patro komencis uzi la epiteton „van Rijn“ (de Rejno), por diferenciĝi de alia muelisto kun la sama nomo. Tiu epiteto estis erare opiniata kiel signo de nobeleco ĉe lia fama filo.

La anĝelo haltigas la oferon de Isaak de Rembrandt.

Religio estas centra temo en la verkoj de Rembrandt kaj la religie maltrankviliga periodo en kiu li vivis faras lian kredon interesa studobjekto. Lia patrino estis katolika, kaj lia patro apartenis al la Nederlanda Reformaciita Eklezio. Kvankam lia verkaro montras profundan kristanan fidon, ne estas pruvaro ke Rembrandt formale apartenis al iu eklezio, kvankam kelkaj fakuloj, kiel Hendrik Willem van Loon, sugestas, ke li eble estis menonita,[9] kaj kvin el liaj filoj estis baptitaj en nederlandaj reformaciitaj preĝejoj en Amsterdamo: kvar en Oude Kerk (Malnova Kirko) kaj unu, Titus, en Zuiderkerk (Suda Kirko).[10]

Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniris en la Universitaton de Lejdeno (la 20-an de majo 1620), sed post kelkaj monatoj foriris kaj en 1621 pli volonte komencis studi pentroarton ĉe la historipentristo Jacob van Swanenburg kun kiu li pasigis tri jarojn.[11] Post tiuj tri jaroj li foriris al Amsterdamo al ateliero de Pieter Lastman (1583-1633), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernis nur kelkajn ses monatojn, kvankam tre fruktodone, poste kun Jacob Pynas, kvankam Simon van Leeuwen postulis, ke Joris van Schooten instruis Rembrandt en Leiden.[11][12] Malkiel multaj el siaj samtempuloj kiuj veturis al Italio kiel parto de sia arta trejnado, Rembrandt neniam lasis la Nederlandan Respublikon dum sia tuta vivodaŭro.[13][14]

Portreto de Saskia van Uylenburgh, ĉirkaŭ 1635.

Li revenis al Leiden, kie li malfermis sian propran atelieron kiel 18-jarulo en 1624 aŭ 1625. Lia kunulo estis alia talenta pentristo Jan Lievens (1607-1674), kies reputacio altiris multajn klientojn. En 1627, Rembrandt ekakceptis studentojn, inter kiuj Gerrit Dou in 1628.[15] En 1629, Rembrandt estis malkovrita de la ŝtatestro Constantijn Huygens (patro de la nederlanda fama matematikisto kaj fizikisto Christiaan Huygens), kiu havigis al Rembrandt gravajn mendojn el la kortego de Hago. Kiel rezulto de tiu konekto, la Princo Frederik Hendrik plue aĉetis pentraĵojn el Rembrandt ĝis 1646.[16]

Amsterdamo

Ĉe ili estis bildokomercisto Hendrick van Uylenburgh, kiu proponis al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Tiu estis urbo rapide kreskiĝanta kiel nova negoca ĉefurbo de Nederlando. Li ekpractikis kiel profesia portretisto por la unua fojo, kun granda sukceso. Kontrakto estis subskribita, fine de 1631 Rembranto ekhejmis en Amsterdamo kaj danke al Uylenburgh ricevis mendojn de kuracistoj. En 1632 li pentris bildon Leciono de anatomio de doktoro Nicolaes Tulp, kiu tuj famigos la 21-jaran artiston kiel la plej grandan tiaman pentriston.

Li dekomence restis kun la artokomercisto Uylenburgh, kaj en 1634 li edziĝis al kuzino de Hendrick nome Saskia van Uylenburgh.[17][18] Saskia venis el altnivela familio: ŝia patro estis advokato kaj la burgemeester (urbestro) de Leeuwarden. Kiam Saskia, kiel la plej juna filino, iĝis orfa, ŝi loĝis kun pli aĝas fratino en Het Bildt. Rembrandt kaj Saskia geedziĝis en la loka preĝejo de Sint Annaparochie sen ĉeesto de parencoj de Rembrandt.[19] Samjare, Rembrandt iĝis "burĝo" de Amsterdamo kaj membro de la loka gildo de pentristoj. Li ankaŭ akceptis nombrajn studentojn, inter kiuj Ferdinand Bol kaj Govert Flinck.[20]

En 1635, Rembrandt kaj Saskia translokiĝis al sia propra domo, luita en moda Nieuwe Doelenstraat kun rigardejo al la rivero Amstel. En 1639 ili translokiĝis al pli elstara ĵus konstruita nova domo (nune la Rembrandt Dom-Muzeo) en la altnivela 'Breestraat' (en angla: 'Broadway', larĝa vojo), nune konata kiel Jodenbreestraat en tio kio estis iĝanta juda kvartalo; poste kvartalo por junaj novalvenintoj. La hipoteko por financi la aĉeton per 13 000 guldenoj estus la ĉefa tialo por postaj financaj malfacilaĵoj.[20] Rembrandt estus facile povinta pagi la domon per siaj grandaj enspezoj, sed ŝajne liaj elspezoj ĉiam egalis siajn enspezoj, kaj li eble faris kelkajn malsukcesajn investojn.[21] En tiu kunteksto Rembrandt ofte serĉis siajn judajn najbarojn kiel modeloj por siaj scenoj de la Malnova Testamento.[22] Kvankam ili estis jam altnivelaj, la paro suferis kelkajn personajn tragediojn; ilia filo Rumbartus mortis du monatojn post sia nasko en 1635 kaj ilia filino Cornelia mortis ĝuste je tri semajnoj de aĝo en 1638. En 1640, ili havis duan filinon, nomita ankaŭ Cornelia, kiu mortis vivinta apenaŭ ĉirkaŭ unu monato. Nur ilia kvara filo, Titus, kiu estis naskiĝinta en 1641, survivis ĝis plenkreskeco. Saskia mortis en 1642 tuj post la nasko de Titus, probable pro tuberkulozo. La desegnoj fare de Rembrandt pri ŝi sur ŝia lito de malsano kaj morto estas inter la plej emociaj liaj verkoj.[23]

La filo de Rembrandt Titus, kiel monaĥo, 1660.

Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon La noktaj gardistoj, grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la kreiva genieco de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.

Rembranto dum la malsano de Saskia dungis por sia fileto edukistinon Geertje Dircks, kiu fariĝis ankaŭ lia kunulino, sed en 1646 venis en lian domon 23-jara servistino Hendrickje Stoffels, kiu same fariĝis lia dua vera amatino. Geertje akuzis lin ĉe tribunalo, ke li rompis edziĝ-promeson, sed ŝi malvenkis kaj la domon ekregis Hendrickje. Ĉiuokaze Geertje ricevis kompenson de 200 guldenoj jare.[20] Rembrandt baraktis por meti ŝin en azilejon aŭ malriĉulejon (nomita "fianĉinputo") ĉe Gouda, sciinte, ke ŝi estis lombardinta juvelojn kiujn li estis donacinta al ŝi kaj kiuj iam estis apartenintaj al Saskia.[24]

Rembranto fine de la 1640-aj jaroj ekhavis amaferon kun la multe pli juna Hendrickje kaj multfoje portretis ŝin. En 1654 ŝi naskis ilian filinon Cornelia, pro kio ambaŭ gepatroj estis persekutataj de la Nederlanda Reformacia Eklezio, ĉar ili ne estis geedzoj. Akuzo asertis, "ke ŝi estis fifarinta agadon de ĉiesulino kun Rembrandt la pentristo". Ŝi konfesis tion kaj estis ekskomunikita. Rembrandt ne estis akuzita nek aperigita al la eklezia konsilio ĉar li ne estis membro de la Reformacia Eklezio.[25] Ambaŭ estis konsiderataj laŭleĝe geedzoj laŭ civila juro, sed Rembrandt ne edziĝis al Hendrickje. Se li estus reedziĝinta li estus perdinta aliron al fonduso formita por Titus en la testamento de Saskia.[23]

Memportreto, 1658, Kolekto Frick, majstroverko de la fina stilo, "la plej kalma kaj plej granda el ĉiuj liaj portretoj"[26]

Rembranto ŝuldis multe da mono pro sia luksa domo, en 1656 bankrotis kaj lia kolekto de pentraĵoj, kiujn li kolektis dum sia tuta vivo, estis disvendata en aŭkcio. Rembrandt estis vivanta super siaj rimedoj, aĉetante artaĵojn (inklude per prezaltigante siajn proprajn verkojn), presaĵojn (ofte uzatajn en siaj pentraĵoj) kaj raraĵojn, kio probable rezultis en tribunala aranĝo (cessio bonorum, cedo de havaĵoj) por eviti lian bankroton en 1656, vendante plej el siaj pentraĵoj kaj grandan kolekton de antikvaĵoj, sed almenaŭ li rajtis konservi siajn laborilojn. La vendolisto survivis kaj havigas bonan rigardon al la kolektoj de Rembrandt, kiu, krom pentraĵoj kaj desegnoj de Malnovaj majstroj, inkludis bustojn de romiaj imperiestroj, vestaĵojn de japanaj armaĵoj inter multajn objektojn el Azio, kaj kolektojn de natura historio kaj mineraloj. Sed la prezoj atingitaj en la vendoj de 1657 kaj 1658 estis seniluziiĝintaj.[27]

En 1660 li devis forlasi la domon. Rembrandt estis devigita fakte forvendi sian domon kaj sian presmaŝinon kaj translokiĝi al pli malmultekosta loĝejo en Rozengracht en 1660.[28] La aŭtoritatoj kaj liaj ŝuldistoj ĝenerale akceptis akomodon al liaj necesoj, escepte ĉe la amsterdama gildo de pentristoj, kiu enkondukis novan regulon ke neniu en la cirkonstancoj de Rembrandt povu komercadi kiel pentristoj. Por elteni tion, Hendrickje kaj Titus formis kvazaŭkorporacion kiel artokomercistoj en 1660, kun Rembrandt kiel dungito.[29]

En 1661 Rembrandt (aŭ pli bone la nova negocentrepreno) estis kontraktita por finkompletigi verkon por la ĵuskonstruita urbodomo, sed nur post Govert Flinck, la artisto dekomence kontraktita, mortis sen ekpentri. La rezultinta verko, La konspiro de Claudius Civilis, estis malakceptita kaj revenigita al la pentristo; la survivinta fragmento estas nur frakcio de la tuta verko.[30] Estis ĉirkaŭ tiu epoko kiam Rembrandt akceptis sian lastan metilernanton, Aert de Gelder. En 1662 li estis ankoraŭ plenumante gravajn komisiojn por portretoj kaj aliaj verkoj.[31] En 1662 unu el la ŝuldistoj de Rembrandt turnis sin al la Suprema Kortumo (Hof van Holland) por plendi, ke Titus devis pagi unue.[32] Isaac van Hertsbeeck predis dufoje kaj devis repagi la monon kiun li jam estis ricevinta al Titus, kion li faris en 1668.[33] Kiam Kosimo la 3-a de' Medici, Grandduko de Toskanio, venis al Amsterdamo en 1667, li vizitis Rembranton en lia domo.[34]

Memportreto, datita ĉe 1669, la jaron kiam li mortiĝis, kvankam li aspektas multe pli maljuna en aliaj portretoj. National Gallery, Londono.

Rembranto survivis siajn filon kaj kunulinon, ĉar en 1663 mortis Hendrickje, kaj en 1668 Titus, lasante filinon, dum post nur unu jaro, la 4-an de Oktobro 1669 Rembranto mem en Amsterdamo. La lastajn jarojn li travivis solece, studante sian vizaĝon, kio rezultigis multajn memportretojn de tiu tempo. Rembrandt estis entombigita kiel supozita riĉulo ĉar la heredantoj pagis kiel entombigaj impostoj substance grandan monkvanton, f 15.[35] sed en tombo por malriĉuloj en la kirko Westerkerk. Ĝi estis en numerigita 'kerkgraf' (kirkotombo posedita de la preĝejo) ie sub tomboŝtono en la preĝejo. Post du dek jaroj, liaj restaĵoj estis forportitaj kaj detruitaj, kiel estis kutimo.

La domo de Rembranto estas nun vizitebla en Amsterdamo.

Pentrarto

En siaj verkoj li uzis krepuskan lumon, kvazaŭ lumigantan figuron dronantan en tenebro. Tio ebligis al li reliefigi psikologie la trajtojn de la vizaĝo, kvazaŭ oni vidus la animon de la persono. Ofte li estas opiniata la plej granda pentristo. Konserviĝis kelkcent liaj pentraĵoj kaj grafikaĵoj; estis verkitaj pri li multaj romanoj, ĉar lia vivo estis tre kortuŝa (morto de la unuaj filoj kaj poste de la edzino Saskia, perdo de havaĵo pro ŝuldoj, morto en malriĉeco ktp.).

Nura konata marpejzaĝo de Rembrandt nome La ŝtormo en la maro de Galileo, 1633. Tiu pentraĵo estas ankoraŭ perdita post la ŝtelo en la Muzeo Isabella Stewart Gardner de Bostono en 1990.

Fakuloj de la komenco de la 20-a jarcento postulis, ke Rembrandt estis produktinta ĉirkaŭ 600 pentraĵojn,[36] preskaŭ 400 akvafortojn kaj 2 000 desegnojn.[37] Pli ĵusaj fakuloj, el la 1960-aj jaroj ĝis nuntempe (estrite de la Rembrandt Research Project), ofte polemike estis reduktinta lian verkaron al preskaŭ 300 pentraĵoj. Totaloj de tiuj ciferoj gamas inter variaj diversaj verkokatalogoj, ofte dividitaj en klasoj kiel jenaj: "tre verŝajne aŭtentaj", "eble aŭtentaj" kaj "malverŝajne aŭtentaj" ekzemple ĉe the Online Rembrandt catalogue [38] Liaj presaĵoj, tradicie nomitaj akvafortoj, kvankam multaj estas produktitaj tute aŭ parte per gravurado kaj foje per seka punkto, havas multe pli stabilan totalon de iom sub 300. Antaŭ ducent jaroj Bartsch listigis 375. Pli ĵusaj katalogoj aldonis tri (du en unikaj presaĵoj) kaj ekskludis kelkajn por atingi totalojn.[39] Plej verŝajne Rembrandt faris multajn plian desegnojn en sia vivo ol 2 000, sed tiuj nuntempaj estas pli raraj ol supozitaj.[40][41] La Brita Muzeo engaĝiĝis por publikigi novan katalogon post simila laboro. Du fakuloj postulis, ke la nombro de desegnoj kies aŭtografa statuso povas esti konsiderata kiel efeltive "certa" ne estas pli alta ol ĉirkaŭ 75, kvankam ankaŭ tio estas disputata. La listo estis malkovrita en fakula kunsido en Februaro 2010.[42]

Iam ĉirkaŭ naŭdek pentraĵoj estis enkalkulitaj kiel memportretoj de Rembrandt, sed nun oni konas, ke li faris, ke liaj studentoj kopiu liajn proprajn memportretojn kiel parto de sia trejnado. Moderna fakularo estis reduktinta la aŭtografiitan kalkulon al ĉirkaŭ kvar dek pentraĵoj, same kiel kelkajn desegnojn kaj tri dek unu akvafortojn, kio inkludas multajn el la plej rimarkindaj bildoj de la grupo.[43] Kelkaj montras lin pozante en preskaŭ historiaj luksaj vestaĵoj, aŭ miene al si mem. Liaj olepentraĵoj markas la progreson el necerta junulo, tra la pli eleganta kaj tre sukcesa portret-pentristo de la 1630-aj jaroj, ĝis la emociaj sed tre povaj portretoj de lia maljunaĝo. Kune ili havigas rimarkinde klaran bildon de la homo, de lia aspekto kaj de lia psikologia sinteno, kiel montras lia tre maljuniĝinta vizaĝo. Kvankam la populara interpretado estas, ke tiuj pentraĵoj reprezentas personan kaj enrigardan veturon, eble ili estis pentritaj nur por kontentigi merkaton por memportretoj faritaj de elstaraj artistoj.[44]

Pola nobelo, 1637.

En siaj portretoj kaj memportretoj, li metas la vizaĝon de la modelo tiel ke la bordo de la nazo preskaŭ ĉiam formas la linion de disigo inter tre brile lumigitaj kaj ombraj areoj. Vizaĝo de Rembrandt estas vizaĝo parte eklipsita; kaj la nazo, brila kaj evidenta, elstara en la faldaro de duontonoj, utilas kiel fokuso al la atento de la rigardanto, kaj por dramigi, temas pri divido inter inundo de lumo — enorma klareco — kaj minaca malheleco.[45]

En nombraj bibliaj verkoj, kiel La starigo de la kruco, Jozefo rakontante siajn sonĝojn kaj La ŝtonumado de Sankta Stefano, Rembrandt pentris sin mem kiel rolulo inter la homamaso. Durham sugestas, ke tio rilatas al la fakto, ke la Biblio estis por Rembrandt "speco de taglibro, rakonto de momentoj en lia propra vivo".[46]

Inter la plej elstaraj karakteroj de la verkaro de Rembrandt estas lia uzado de chiaroscuro, nome teatreca uzado de la lumo kaj de la ombro derivita el Caravaggio, aŭ plej verŝajne el la nederlandaj karavaĝistoj, sed adaptitaj por tre personaj rimedoj.[47] Elstaras ankaŭ lia drameca kaj viveca prezentado de subjektoj, for de la rigida formaleco kiun liaj samtempuloj ofte montris, kaj profunde sentita kompato por la homaro, sen atenti al la riĉeco aŭ al la aĝo. Lia proksima familio — lia edzino Saskia, ia filo Titus kaj liaj kunulino Hendrickje — ofte montriĝis elstare en liaj pentraĵoj, eĉ se multaj el tiuj havis mitologiajn, bibliajn aŭ historiajn temojn.

Periodoj, temoj kaj stiloj

Dum lia kariero, Rembrandt prenis kiel siaj ĉefaj temoj la portretadon, pejzaĝon kaj rakontpentraĵon. Por la lasta, li estis precipe laŭdita de liaj samtempuloj, kiuj laŭdis lin kiel majstra interpretisto de Bibliaj rakontoj pro sia kapablo reprezenti emociojn kaj atento al detaloj.[48] Stile, liaj pentraĵoj progresis de la frua "glata" maniero, karakterizita per subtila tekniko en la portretado de iluziisma formo, al la malfrua "malglata" traktado de riĉe diverskoloraj farbosurfacoj, kiu enkalkulis iluziismon de formo sugestita per la palpa kvalito de la farbo mem. Rembrandt devis ekkompreni ke se li retenis la farbon konscie loza kaj "farbosimila" sur kelkaj partoj de la kanvaso, la percepto de spaco iĝis multe pli granda.[49]

Oni povas vidi paralelan evoluon en la kapablo de Rembrandt kiel presaĵfaristo. En la akvafortoj de lia matureco, precipe de la malfruaj 1640-aj jaroj pluen, la libereco kaj larĝo de liaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj trovis esprimon en la presaĵmedio ankaŭ. La verkoj ampleksas larĝan gamon de temoj kaj teknikoj, foje lasante grandajn areojn de blanka papero por sugesti spacon, foje utiligante kompleksajn retojn de linioj por produkti riĉajn malhelajn tonojn.[50]

La influo de Lastman sur Rembrandt estis plej elstara dum lia periodo en Leiden de 1625 ĝis 1631.[51] Pentraĵoj estis sufiĉe malgrandaj sed riĉaj je detaloj (ekzemple je kostumoj kaj juvelaĵoj). Religiaj kaj alegoriaj temoj estis preferitaj, same kiel tronies (speco de verko kiu prezentas troigitajn aŭ karakterizajn vizaĝesprimojn).[51] En 1626 Rembrandt produktis siajn unuajn akvafortojn, kies larĝa disvastigo plejparte estis respondeconta pri lia internacia famo.[51] En 1629 li kompletigis Judas pentanta, resendante la arĝentajn pecojn kaj La artisto en lia studio, verkojn kiuj evidentigas lian intereson en la uzado de lumo kaj vario de farbapliko, kaj konsistigas la unuan gravan progreson en lia evoluo kiel pentristo.[52]

Dum liaj fruaj jaroj en Amsterdamo (1632-1636), Rembrandt komencis pentri dramecajn bibliajn kaj mitologiajn scenojn en alta kontrasto kaj de granda formato (La blindigado de Ŝimŝono, 1636; La festo de Belŝacaro, ĉ. 1635; Danao, 1636 sed reverkita poste), serĉante imiti la barokan stilon de Rubens.[53] Kun la foja helpo de asistantoj en la laborejo de Uylenburgh, li pentris multajn portretkomisionojn kaj malgrandajn (Jacob de Gheyn III) kaj grandajn (Portreto de la Ŝipkonstruisto Jan Rijcksen kaj lia Edzino, 1633; La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp, 1632).[54]

Je la malfruaj 1630-aj jaroj, Rembrandt produktis kelkajn pentraĵojn kaj multajn akvafortojn de pejzaĝoj. Ofte tiuj pejzaĝoj elstarigis naturan dramon, havante elradikigitajn arbojn kaj malbonaŭgurajn ĉielojn (Dometoj antaŭ Ŝtorma Ĉielo, ĉ. 1641; La Tri Arboj, 1643). De 1640 lia laboro iĝis malpli entuziasma kaj pli sobra je tono, eventuale reflektante personan tragedion. Bibliaj scenoj nun estis derivitaj pli ofte de la Nova Testamento ol de la Malnova Testamento, kiel estis la kazo antaŭe. En 1642 li pentris La noktaj gardistoj, la plej grandan el la gravaj grupportretkomisionoj kiujn li ricevis en tiu periodo, kaj tra kiuj li serĉis trovi solvojn al komponaj kaj rakontaj problemoj kiuj estis provitaj en antaŭaj verkoj.[55]

En la jardeko post La noktaj gardistoj, la pentraĵoj de Rembrandt variis multe en grandeco, temo, kaj stilo. La antaŭa tendenco krei dramajn efikojn ĉefe per fortaj kontrastoj de lumo kaj ombro cedis lokon al la uzo de fronta lumo kaj pli grandaj kaj pli saturitaj areoj de koloro. Samtempe, figuroj estis metitaj paralele al la bildplano. Oni povas vidi tiujn ŝanĝojn kiel movo al klasika reĝimo de kunmetaĵo kaj, konsiderante la pli esprimplenan uzon de peniko ankaŭ, povas indiki konatecon kun venecia arto (Susanna kaj la maljunuloj, 1637-47).[56] Samtempe ekzistis konsiderinda malkresko en pentritaj verkoj favore de akvafortoj kaj desegnaĵoj de pejzaĝoj.[57] En tiuj grafikaj verkoj natura dramo poste cedis lokon al trankvilaj nederlandaj kamparaj scenoj.

En la 1650-aj jaroj, la stilo de Rembrandt denove ŝanĝiĝis. Koloroj iĝis pli riĉaj kaj penikstrekoj pli prononcitaj. Kun tiuj ŝanĝoj, Rembrandt distancigis sin de sia antaua laboro kaj nuna modo, kiuj pli kaj pli inklinis al fajnaj, detalaj verkoj. Lia uzo de lumo iĝas pli denta kaj severa, kaj brilo iĝas preskaŭ neekzistanta. Lia eksterordinara aliro al farbapliko eble estis proponita delvis per konateco kun la laboro de Ticiano, kaj povus esti vidita en la kunteksto de la tiama diskuto de "polurado" kaj surfackvalito de pentraĵoj. Nuntempaj raportoj foje rimarkas malaprobe la krudecon de la peniko de Rembrandt, kaj la artisto mem laŭdire malpersvadis vizitantojn de rigardi tro atente siajn pentraĵojn.[58] La palpa manipulado de farbo povas aludi al mezepokaj proceduroj, kiam mimetikaj efikoj de bildigo informis la surfacon de pentraĵo. La rezulto estas riĉe varia uzado de farbo, profunde tavoligita kaj ofte ŝajne hazarda, kiu sugestas formon kaj spacon en kaj iluzia kaj tre individua maniero.[59]

En pli postaj jaroj, bibliaj temoj ofte estis prezentitaj sed emfazo ŝanĝiĝis de dramecaj grupscenoj al intimaj portret-similaj figuroj (Jakobo la Apostolo, 1661). En liaj lastaj jaroj, Rembrandt pentris siajn plej profunde reflektajn memportretojn (de 1652 ĝis 1669 li pentris dek kvin), kaj plurajn kortuŝajn bildojn de kaj viroj kaj feminoj (La juda novedzino, ĉ. 1666) - enamiĝintaj, vivantaj, kaj antaŭ Dio.[60][61]

Ĉefaj verkoj

La kidnapo de Ganimedo (1635) ĉe Staatliche Kunstsammlungen en Dresdeno.

Bildaro

Memportretoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Memportretoj de Rembrandt.

Aliaj verkoj

Desegnoj kaj akvafortoj

Sekvo

La Muzeo Hejmo de Rembranto (nederlande Museum Het Rembrandthuis) estas historia hejma kaj arta muzeo en Amsterdamo. La pentristo Rembrandt loĝis kaj laboris en tiu hejmo inter 1639 kaj 1656. La interno el la 17a jarcento estis rekonstruita. La kolekto enhavas skizojn de Rembrandt kaj pentraĵojn fare de liaj samtempuloj. La muzeo havis 193 250 vizitantojn en 2012.

En Esperanto aperis

  • Wolfgang Kosack: Ein zweiter Rembrandt: "Die Staalmeesters". Kunsthistorische Studie. Christoph Brunner, Basel 2015, ISBN 978-3-906206-14-1.
  • M. Muller: Rembrandt, la magiisto. Biografio. Amsterdam: Eldonejo Esperanto, 1936. 160 paĝoj.

Famaj beletraĵoj pri Rembranto

  • Gladys Schmitt (1909-1972): Rembrandt
  • David Weiss (1909-2002): Mi, Rembrandt
  • Hendrik Willem van Loon (1882-1944): Rembrandt
  • Dmitrij Kedrin (1907-1945): "Rembrandt", ruslingva dramo pri vivo de la pentristo

Referencoj

  1. 1 2 Gombrich, p. 420.
  2. Gombrich, p. 427.
  3. Clark 1969, paĝoj 203
  4. Clark 1969, paĝoj 203–204
  5. Clark 1969, paĝoj 205
  6. Rodin, Auguste: Art: Conversations with Paul Gsell. Tradukita el la franca fare de Jacques de Caso kaj Patricia B. Sanders. (Berkeley, CA: University of California Press, 1984) (ISBN 0-520-03819-3), p. 85. Origine publikigita kiel Auguste Rodin, L'Art: Entretiens réunis par Paul Gsell (Paris: Bernard Grasset, 1911). Auguste Rodin: "Me comparer à Rembrandt, quel sacrilège! À Rembrandt, le colosse de l'Art! Y pensez-vous, mon ami! Rembrandt, prosternons-nous et ne mettons jamais personne à côté de lui!” (originale franclingve)
  7. Rembrandt Signature Files. Arkivita el la originalo je 9a de Aprilo 2016.
  8. Bull, et al., p. 28.
  9. Hendrik Willem van Loon. (1930) R. v. R.: the Life and Times of Rembrandt van Rijn. Horace Liveright.
  10. Doopregisters, Zoek (nederlande). Stadsarchief.amsterdam.nl (3a de Aprilo 2014). Alirita 7-a de aprilo 2014.
  11. 1 2 Rembrandt biography en De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (1718) de Arnold Houbraken, ĉe Digital library for Dutch literature
  12. Joris van Schooten as teacher of Rembrandt and Lievens (el Retarkivo {{{1}}}) en la verko de Simon van Leeuwen nome Korte besgryving van het Lugdunum Batavorum nu Leyden, Leiden, 1672
  13. Rembrandt biography Arkivigite je 2022-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, nationalgallery.org.uk
  14. Erhardt, Michelle A., kaj Amy M. Morris. 2012. Mary Magdalene, Iconographic Studies from the Middle Ages to the Baroque (el Retarkivo {{{1}}}). Boston : Brill. p. 252. (ISBN 978-90-04-23195-5).
  15. Slive havas kompletan biografion, pp. 55ff.
  16. Slive, pp. 60, 65
  17. Slive, pp. 60–61
  18. Netherlands, Noord-Holland Province, Church Records, 1553–1909 Image Netherlands, Noord-Holland Province, Church Records, 1553–1909; pal:/MM9.3.1/TH-1971-31164-16374-68. Familysearch.org. Arkivita el la originalo je 5a de Junio 2016. Alirita 7a de Aprilo 2014.
  19. Registraĵoj de Rembrandt kaj Saskia, en arkivoj de Amsterdamo
  20. 1 2 3 Bull, et al., p. 28
  21. Clark, 1978, pp. 26–27, 76, 102
  22. Adams, p. 660
  23. 1 2 Slive, p. 71
  24. Driessen, pp. 151–57
  25. Slive, p. 82
  26. Clark 1978, p. 28
  27. Slive, p. 84
  28. Schwartz, p. 12. La domvendo estis en 1658, sed oni interkonsentis du jarojn por ke Rembrandt malplenigu ĝin.
  29. Clark, 1974 p. 105
  30. Clark 1974, pp. 60–61
  31. Bull, et al., p. 29.
  32. Ruysscher, D. D., & ’T Veld, C. I. (2021). Rembrandt’s insolvency: The artist as legal actor, Oud Holland–Journal for Art of the Low Countries, 134(1), 9–24. doi: https://doi.org/10.1163/18750176-13401002 (el Retarkivo {{{1}}})
  33. Wexuan, Li. "Review of: 'Rembrandts plan: De ware geschiedenis van zijn faillissement", Oud Holland Reviews, Aprilo 2020.
  34. Clark 1978, p. 34.
  35. Entombiga registro de la kirko Westerkerk kun registro de la entombigo de Rembrandt, konservita en la urnaj arkivoj de Amsterdamo
  36. A Web Catalogue of Rembrandt Paintings (28a de Julio 2012). Arkivita el la originalo je 28a de Julio 2012.
  37. Institute Member Login – Institute for the Study of Western Civilization. Arkivita el la originalo je 29a de Septembro 2007.
  38. A Web Catalogue of Rembrandt Paintings. Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2012. Alirita 10a de Julio 2007.
  39. Schwartz, p. 6, 289; Münz 1952, 279; Boon 1963, 287 Print Council of America – sed la totalo de Schwartz citita ne kongruas kun la libro.
  40. La laboro de fakuloj pri la desegnoj de Rembrandt ankoraŭ pluas – analizo de Berlina kolekto por ekspozicio de 2006/7 produktis probablan falon el 130 folio ĝis ĉirkaŭ 60. Codart.nl
  41. Rembrandt, der Zeichner. Arkivita el la originalo je 27a de Majo 2016. Alirita 3a de Oktobro 2007.
  42. Schwartzlist 301 – Blog entry by the Rembrandt scholar Gary Schwartz. Garyschwartzarthistorian.nl. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2012. Alirita 17a de Februaro 2012.
  43. White and Buvelot 1999, p. 10.
  44. (en) Wetering, Ernst van de, A Corpus of Rembrandt Paintings IV : Self-Portraits, (ISBN 9781402044410), p. 290
  45. Taylor, Michael (2007).Rembrandt's Nose: Of Flesh & Spirit in the Master's Portraits Arkivigite je 2022-10-30 per la retarkivo Wayback Machine p. 21, D.A.P./Distributed Art Publishers, Inc., New York (ISBN 978-1-933045-44-3)'
  46. Durham, p. 60.
  47. Bull, et al., pp. 11–13.
  48. van de Wetering, p. 268.
  49. van de Wetering, p. 160, 190.
  50. Ackley, p. 14.
  51. 1 2 3 van de Wetering, p. 284.
  52. van de Wetering, p. 285.
  53. van de Wetering, p. 287.
  54. van de Wetering, p. 286.
  55. van de Wetering, p. 288.
  56. van de Wetering, pp. 163–165.
  57. van de Wetering, p. 289.
  58. van de Wetering, pp. 155–165.
  59. van de Wetering, p. 157–158, 190.
  60. "En la (malfruaj) bonegaj portretoj de Rembrandt ni sentas nin vizaĝ-al-vizaĝe kun realaj homoj, ni sentas ilian varmon, ilian bezonon de simpatio kaj ankaŭ ilian solecon kaj suferon. Tiuj fervoraj kaj konstantaj okuloj, kiujn ni tiel bone konas el la memportretoj de Rembrandt, certe povis rigardi rekte en la homan koron." Gombrich, p. 423.
  61. "Ĝi (La Juda Novedzino) estas bildo de plenkreska amo, mirinda amalgamo de riĉeco, tenero kaj fido... la kapoj kiuj, en ilia vero, havas spiritan brilon, kiun pentristoj influitaj de la klasika tradicio neniam povus atingi." Clark, p. 206.
  62. White, 200
  63. Starcky, Emmanuel. (1990) Rembrandt. Hazan, p. 45. ISBN 2-85025-212-3.

Literaturo

  • Ackley, Clifford, k.a., Rembrandt's Journey, Bostona Belarta Muzeo, 2004, (ISBN 0-87846-677-0)
  • Adams, Laurie Schneider (1999). Art Across Time. Volume II. New York: McGraw-Hill College.
  • Bull, Duncan, et al., Rembrandt-Caravaggio, Rijksmuseum, 2006.
  • Clark, Kenneth (1969). Civilisation: a personal view. New York: Harper & Row. ISBN 978-0-06-010801-4.
  • Clark, Kenneth, An Introduction to Rembrandt, 1978, London, John Murray/Readers Union, 1978
  • Driessen, Christoph, Rembrandts vrouwen, Bert Bakker, Amsterdam, 2012. ISBN 978-90-351-3690-8
  • Durham, John I. (2004). Biblical Rembrandt: Human Painter in a Landscape of Faith. Mercer University Press. ISBN 978-0-86554-886-2.
  • Gombrich, E.H., The Story of Art, Phaidon, 1995. ISBN 0-7148-3355-X
  • Slive, Seymour, Dutch Painting, 1600–1800, Yale UP, 1995, ISBN 0-300-07451-4
  • van de Wetering, Ernst en Rembrandt by himself, 1999 National Gallery, London/Mauritshuis, The Hague, ISBN 1-85709-270-8
  • van de Wetering, Ernst, Rembrandt: The Painter at Work, Amsterdam University Press, 2000. ISBN 0-520-22668-2
  • White, Christopher, The Late Etchings of Rembrandt, 1999, British Museum/Lund Humphries, London ISBN 978-90-400-9315-9

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.