Rem Koolhaas | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Rem Koolhaas | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1944 (79-jaraĝa) en Roterdamo | ||||
Lingvoj | angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Arkitektura Lernejo de la Arkitektura Asocio • Cornell University College of Architecture, Art, and Planning vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Anton Koolhaas vd | ||||
Edz(in)o | Madelon Vriesendorp vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto • urbanizisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko • Roterdamo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maison à Bordeaux ❦ Kunsthal ❦ Nederlands Dans Theater ❦ Dua Ĉambro de Ĝeneralaj Statoj ❦ Seatla Centra Biblioteko ❦ Fondazione Prada Building vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Remment ("Rem") Lucas KOOLHAAS (naskita la 17-an de novembro 1944 en Roterdamo, Nederlando) estas nederlanda arkitekto, arkitektura teoriisto, urbanizisto kaj profesoro en Praktiko de Arkitekturo kaj Urba fasonado ĉe la Harvard Graduate School of Design je Universitato Harvard. Koolhaas studis ĉe la Architectural Association School of Architecture en Londono kaj en Universitato Cornell de Ithaca (Nov-Jorkio). En 1975, Koolhaas partopprenis al fondado de la Office for Metropolitain Architecture (OMA) kaj de ĝia esplorado-orientita kontraŭparto (AMO) ambaŭ bazitaj en Roterdamo, Nederlando. En 2005, li kunfondis la gazeton Volume Magazine, kune kun Mark Wigley kaj Ole Bouman.

En 2000, Rem Koolhaas gajnis la Pritzker-premion.[1] En 2008, la revuo Time metis lin en la jaran liston de la 100 plej influaj homoj el la mondo, kune kun George Clooney (kina stelulo), Steve Jobs (kunfondinto de Apple) kaj Mark Zuckerberg (fondinto de Facebook).[2]
Verkoj
Referencoj
- ↑ Chevalier, Michel (2012). Luxury Brand Management (angle). John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-17176-9.
- ↑ Rem Koolhaas (angle) (30 April 2009). Arkivita el la originalo je 2013-08-22. Alirita 2010-05-22.