Relo estas longa stango kun la sama difinita profilo laŭ sia tuta longo. Du paralelaj reloj lokiĝantaj laŭlonge de vojo permesas subteni veturilojn dum starado kaj veturado laŭ la vojo. Kutime reloj estas uzataj en fervoja trako, sed ankaŭ por diversaj aliaj celoj en diversaj aparatoj kaj sistemoj.
Laŭ Francisko Azorín relo estas Tipa, profilita ferstango terkuŝanta po du, por faciligi la ruladon de vagonoj, tramoj, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina regula (regulilo). Kaj li aldonas la terminojn relvojo por fervojo, kaj relŝanĝilo.[2]
Fervojaj reloj estas faritaj el fero aŭ ŝtalo.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 176.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.