Relajso | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | elektromagneto • electrical contact vd | |
Relajso estas teknika aparato, kiu ricevas malfortan efikon kaj re- aŭ plusendas pli fortan samspecan efikon. Esence ĝi do estas amplifilo. Pro la progreso en la fabrikado de komponantoj de pova elektroniko, la elektromeĥanikaj relajsoj estas pli kaj pli anstataŭitaj de solid-stataj relajsoj.
Elektromeĥanika relajso
La plej tradicia relajso estas la elektromeĥaniko relajso (foje nomata elektromagneta relajso). Ĝi estas elektra ŝaltilo funkciigata per malforta signalo. Tradicie temis pri elektromagneto, per kiu malforta elektra kurento povis movi ankron, kiu ŝaltis multe pli fortan kurenton. Alia funkcio de tia relajso estas la inversigo de signalo: la brako povas ankaŭ interrompi signalon. Krome, ne neglektinda funkcio de tia relajso estas, ke ĝi diskretigas la signalon: se la eniga signalo iomete perturbiĝas, tio ne efikas al la eligata.
La neŭtra relajso ĝenerale ne havas magneton, la polara relajso jes.
Partoj de la neŭtra elektromagneta relajso:
1 bobeno(j) fariĝas el lakokovrita maldika kupra fadeno; povas esti unu aŭ 2-3 bobenoj en unusola ferkerno.
2 konektiloj por nutrado, tie aliĝas la dratoj, kiuj funkciigas la relajson.
3 ferkerno, ĉirkaŭita per bobeno, tio estas speciala ŝtalalojo.
4 ankro, speciala ŝtalaĵo, la pli longajn ankrojn oni nomas brako.
5 risorto post funkcio de la relajso retiras la ankron en originalan staton
6 kontaktiloj, kiujn la ankro movigas. Fundamente estas 4 specaj kontaktiloj:
- ferma (nur dum funkciado donas kontakton),
- malferma (dum la relajso aktivas, ne donas kontakton),
- komuta aŭ morsa (estas 3 kontaktiloj, dum bazo la meza kontaktilo donas kontakton al la unua kontaktilo, dum funkciado la meza kontaktilo donas kontakton al la lasta kontaktilo),
- antaŭe ferma poste malferma (esence estas komuta kontaktilo, diferencas en tio, ke la komuta kontaktilo ekfunkcianta havas tian staton, kiam la meza kontaktilo povas doni kontakton nek al la unua, nek al la lasta kontaktiloj. Ĉe la antaŭe ferma poste malferma kontaktospeco tiu trapasa stato ne estas, eĉ estas mallonga stato, kiam ĉiuj 3 kontaktoj estas kune,
7 konektiloj de kontaktiloj, tie aliĝas la dratoj.
En radio-teknika relajso estas stacio, kiu ricevas elektromagnetan ondaron kaj plusendas tiun signalon plifortigitan. Por eviti fuŝan ciklon, tio normale signifas, ke la plifortigita signalo estu precize direktita aŭ uzu alian frekvencon.
Etimologie la vorto devenas de la franca esprimo relais [rele], kiu signifas stacion, en kiu poŝtaj kaleŝoj povis ŝanĝi laciĝintajn ĉevalojn al freŝaj.
Solid-stata relajso
Solid-stata relajso (SSR) estas aro da elektronikaj komponantoj (el duonkonduktaĵoj rilatantaj al solid-stata fiziko), kiu havigas similan funkcion ol elektromeĥanika relajso, sed havas neniun movan elementon, pliigante longdaŭran fidindecon. Ĝi permesas elŝalton de alterna tensio je nula kurento, evitante grandajn tensiajn impulsojn dum elŝalto de induktancaj ŝarĝoj (kiel ekz. motoroj). Ĉiu solid-stata relajso havas malgrandan tensian falon (< 1 V) trans ĝi. Tiu tensia falo limigas la kvanton da kurento, kiun SSR povas liveri, ĝi tial povas krei energiperdon tro-varmigante la konsisterojn. La minimuma tensia falo por tia relajso estas funkcio de la materialo uzita por ĝia fabrikado. Tamen, solid-stataj relajsoj estas komerce haveblaj ĝis kurentoj je 1 200 amperoj. Kompare al elektromeĥanikaj relajsoj, ili povas esti misŝaltitaj pro rapidaj variadojn, kaj ĝenerale povas esti damaĝeblaj pro ekstrema kosma radiado kaj elektromagnetaj pulsoj. Elektromeĥanikaj relajsoj estas prefereble uzataj por sekurece izoli aparatojn, ĉar ili garantias nulajn kurentojn kiam elsaltitaj, kontraŭe al solid-stataj relajsoj, kiuj principe ĉiam havas restantan kurenton.