Rektosegmento aŭ streko – en geometrio, parto de rekto entenata inter du ĝiaj punktoj kune kun ĉi tiuj punktoj mem. Segmento tute apartenas al la rekto.
En tri-dimensia spaco kun karteziaj koordinatoj XYZ segmento kun la ekstremoj estas aro de punktoj (x, y, z) priskribita per sistemo de ekvacioj:
aŭ ekvivalente:
kie
- 0 ≤ t ≤ 1
Rektosegmento estas regula 1-dimensia hiperpluredro. Tiel ĝi estas samtempe 1-simplaĵo (aŭ alivorte 1-dimensia simplaĵo), 1-hiperkubo (aŭ alivorte 1-dimensia hiperkubo), 1-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 1-dimensia kruco-hiperpluredro) - la komenca ero de ĉiuj tri diversdimensiaj familioj de regulaj hiperpluredroj.
Vidu ankaŭ
- Arko (geometrio) estas ĝeneraligo de rektosegmento - parto ne nur de rekto sed de ajna kurbo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.