Elektodistrikto Rejnvalo
Blazono de Altstätten
Kastelo Heerbrugg
Mapo de la elektodistrikto Rejnvalo
Kantono Sankt-Galo
ĈeflokoNe estas ĉefloko
Geografia situo CH1903: 759417 / 250200 (mapo)47.3833333333339.55Koordinatoj: 47° 23′ N,  33′ O; CH1903: 759417 / 250200 (mapo)
Nombro de loĝantoj66522 (2009-12-31)
Areo138,37 km²
Loĝantardenseco481 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1723

Elektodistrikto Rejnvalo (germane Wahlkreis Rheintal) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando, formita laŭ la nova kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.

La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj Supra Rejnvalo kaj Malsupra Rejnvalo (sen la komunumo Thal). Je la 31-a de decembro 2006 la elektodistrikto Rejnvalo havis 64 138 loĝangojn. Ĝi kovras areon de 138,37 km².

Geografio

La sankt-gala elektodistrikto Rejnvalo konsistas el la nordorienta parto de la svisa flanko de la Rejnvalo, kiun trafluas la Alpa Rejno. La elektodistrikto Rejnvalo frontas oriente al Aŭstrio, en ĝia plej suda punkto al Liĥtenŝtejno, sude al la elektodistrikto Werdenberg, okcidente al Kantono Apencelo Interna, nordokcidente al Kantono Apencelo Ekstera kaj je la nordokcidenta pinto al la elektodistrikto Rorschach.

Komunumoj en la elektodistrikto Rejnvalo

La elektrodistrikto Rejnvalo konsistas el la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.