Rejna de Jong
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
Morto 30-an de novembro 2006 (2006-11-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto esperantisto

Rejna de JONG (1922-2007). Nederlandanino, eks-instruistino de elementa lernejo. Esperantistino ekde 1973. Komencis verki originalan Esperanto-poezion en 1974, inspirite de La Infana Raso de William Auld. Dum multaj jaroj ŝi kunlaboris kun la eldona fako de Flandra Esperanto-Ligo al kiu ŝi donacis sian tutan bibliotekon. Ekde 2016 tiu ĉi estas parto de la Esperanto-kolekto ene de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience en Antverpeno.

Verkoj

  • Divershumore (originalaj poemoj, 1980)
  • Facetoj (poemoj, 1984)
  • Bukedo de Esperantistoj (poemoj, 1986)
  • Nordmara Duopo (kun Albert Goodheir, poemoj, 1994)
  • Suno kaj Ombroj (poemoj, 2002)
  • Jacob Maris: En Senvoja Sovaĝejo (tradukitaj poemoj, 1979)
  • Frederik van Eeden: La Malgranda Johano (traduko 1986)
  • Henriette van Eyk: Gabrielo : historio de maldika vireto (traduko 1990)

Bildaro

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.