Rejkjavika Gimnazio | ||
---|---|---|
Menntaskóli • mezlernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1056 | |
Situo | ||
Geografia situo | 64° 8′ 46″ N, 21° 56′ 12″ U (mapo)64.146055555556-21.936777777778Koordinatoj: 64° 8′ 46″ N, 21° 56′ 12″ U (mapo) | |
lando | Islando | |
adreso | Lækjargötu 7, 101 Reykjavík | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
La Rejkjavika Gimnazio (islande: Menntaskólinn í Reykjavík, mallongigo MR) estas la plej malnova gimnazio en Islando. Ĝi originas el en 1056 ĉe la episkopa sidejo Skálholt fondita institucio kiu translokigitis en 1786 en la ĉefurbon Rejkjaviko (Lækjargötu 7, regiono Höfuðborgarsvæðið).
Historio
Mallonge post la fondiĝo de la dioceso Skálholt malfermitis slamlokee en 1056 latina lernejo Skálholtsskóli. Sekve temas ne nur pri unue el la plej tradiciaj klerigejoj islandaj sed ankaŭ pri la plej honorindaj seninterompe ekzistantaj organizaĵoj tie. En 1786 ĝi venis al Rejkjaviko kelkajn jarojn antaŭ la transloĝiĝo episkopa. Sed jam en 1805 la lernejo devis moviĝi je Bessastaðir en la komunumo Álftanes la nuna sidejo de la islanda ŝtatprezidanto. Removigo Rejkvavikon okazis en 1846 en la tiam plej grandan ejon de Islando kiu videblas sur la monbileto de 100 kronoj. Krom la ĉefa ejo uzatas ĉ. dek kromaj kiel biblioteko, instruĉambraro, studenthejmo ktp. Iliaj nomoj jenas: Skólahúsið/Gamli skóli, Íþaka, Fjósið', Íþróttahús, Kristshús/Casa Christi, Nýja hús/Casa nova, Nýja setur/Villa nova, Elísabetarhús, Amtmannsstígur.
La nomoj lernejaj ja ŝanĝis en la kuro de la tempo: Skálholtsskóli, Lærðiskólinn, Latínuskólinn (latina lernejo) aŭ latinlingve Schola Reykjavicensis. La hodiaŭa nomo ekzistas jam ekde 1937. Ofertatas programo daŭranta kvar jarojn. Post trapaso de la fina ekzameno (stúdentspróf) oni rajtas ekstudi altlerneje.
Elstaraj lernintoj
- Jónas Árnason (1923–1998), politikisto kaj verkisto
- Ásgeir Ásgeirsson (1894–1972), ministroprezidanto kaj ŝtatprezidanto
- Vigdís Finnbogadóttir (* 1930), ŝtatprezidantino
- Niels Ryberg Finsen (1860–1904), nobelpremiito pri medicino
- Ólafur Ragnar Grímsson (* 1943), ŝtatprezidanto
- Tómas Guðmkajsson (1901–1983), verkisto
- Vilmkajur Gylfason (1948–1983), politikisto kaj ĵurnalisto
- Geir Hilmar Haarde (* 1951), ministroprezidanto
- Guðmkajur G. Hagalín (1898–1985), verkisto
- Guðrún Helgadóttir (* 1935), verkistino de porinfanaĵoj
- Ögmkajur Jónasson (* 1948), politikisto kaj ministro pri sanecaferoj
- Jóhann Jónsson (1896–1932), Dichter kaj verkisto
- Halldór Laxness (1902–1998), nobelpremiito pri literaturo (sen finekameniĝo)
- Davíð Oddsson (* 1948), ministroprezidanto
- Hilmar Oddsson (* 1957), reĝisoro, scenaristo, filmfaranto kaj muzikisto
- Yrsa Sigurðardóttir (* 1963), verkistino
- Össur Skarphéðinsson (* 1953), politikisto
- Davíð Stefánsson (1895–1964), verkisto
- Kristján Guy Burgess (* 1973), politikscienculo, politikisto, afergvidanto kaj ĵurnalisto
Lernejestroj ekde 1846
- 1846–1851: Sveinbjörn Egilsson
- 1851–1869: Bjarni Jónsson
- 1869–1872: Jens Sigurðsson
- 1872–1895: Jón Þorkelsson
- 1895–1904: Björn M. Ólsen
- 1904–1913: Steingrímur Thorsteinsson
- 1913–1928: Geir Zoëga
- 1928–1929: Þorleifur H. Bjarnason
- 1929–1956: Pálmi Hannesson
- 1956–1965: Kristinn Ármannsson
- 1965–1970: Einar Magnússon
- 1970–1995: Guðni Guðmundsson
- 1995–2001: Ragnheiður Torfadóttir
- 2001–2012: Yngvi Pétursson
- 2012–2013: Linda Rós Michaelsdóttir
- 2013–2017: Yngvi Pétursson
- ekde : Elísabet Siemsen
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo
- Nemendafélagið Framtíðin (fejsbuke)
- Lærði skólinn í Reykjavík; artikolo ĉe Lesbók Morgunblaðsins 1990
- Kelsallsgjöf; artikolo ĉe Lesbók Morgunblaðsins 1952
- Nemendur Latínuskólans vorið 1895; artikolo ĉe Lesbók Morgunblaðsins 1941
- Hundrað ára hátíð Menntaskólans í dag; artikolo ĉe Morgunblaðinu 1946
- Frumteikningin að húsi MR fundin í Kaupmannahöfn; artikolo ĉe Morgunblaðinu 1997
- Skólafélag Menntaskólans í Reykjavík (porstudenta paĝaro)