dekstra

Rejkio.

Rejkio estas permana sistemo de kuracado en alternativa medicino, kiu estis fondita de Mikao Usui, japana budhista monaĥo, el skolo Tendai. Usui kreis Rejki-Sistemon en 1920. La kuracpovo de Rekjio ne estas science pruvita.[1]

Historio

Usui studis la tutan ĉinan medicinon, kaj budhistajn tradiciojn, serĉis metodon al spirita kuracado. Usui trovis multajn gravajn materialojn, kiujn li metis en Rejki-Sistemon. Sed, Usui ankoraŭ serĉis ion plu. Post multaj esploroj, li meditadis sur la monto Kurama-Jama dum 21 tagoj. Je la fino de tiu tempo, Usui ricevis la Rejki-energion en sian kapon. Li multe miris ke li mem malkovris la Rejkion, sed li faris ion pli. Usui kreis metodon, kiu ebligas transdoni la Rejki-energion al aliaj homoj. Li ankaŭ nomis la metodon Rejkio. La Rejkio nur disponeblas al personoj post la inicado, kiun kondukas Rejki-Instruisto.

Rejkio ne estas religio. Rejkion povas praktiki personoj el ĉiuj religioj. Rejkio naskiĝis el budhista kunteksto, sed Mikao Usui ĉiam predikis la tutmondecon de Rejkio.

La malsamo inter Rejkio kaj aliaj energetikaj metodoj (kiel ĉikungo kaj Prana-Terapio) estas, ke la Rejkio ne bezonas viv-energion de la terapiisto. Rejkio ne estas viv-energio, sed ia energio, kia estas en kosmo, sen interferoj. Rejkio ne bezonas ekzercojn por esti kanalo, sufiĉas teni sin disponebla. Rejkio neniam faras malbone, malkiel aliaj metodoj, kiuj povas transdoni tiel bonan energion kiel malbonan energion. Rejkio povas esti praktikata ĉe pluraj terapioj de nova-epoko (kiel floralaj, jogo, renaskiĝo, terapio de antaŭaj vivoj, ktp).

Referencoj

  1. Effects of reiki in clinical practice: a systematic review of randomized clinical trials, M. S. Lee, M. H. Pittler, E. Ernst, International Journal of Clinical Practice, 2008.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.