Rejštejn | ||
germane Reichenstein | ||
urbo | ||
![]() Rejštejn | ||
|
||
Oficiala nomo: Rejštejn | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | |
Distrikto | Distrikto Klatovy | |
Administra municipo | Kašperské Hory | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Šumava, Šumava cismontaro | |
Rivero | Otava | |
Situo | Rejštejn | |
- alteco | 568 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 08′ 26″ N 13° 30′ 55″ O / 49.14056 °N, 13.51528 °O (mapo) | |
Areo | 30,44 km² (3 044 ha) | |
Loĝantaro | 253 (2023) | |
Denseco | 8,31 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1347 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 341 92 | |
NUTS 3 | CZ032 | |
NUTS 4 | CZ0322 | |
NUTS 5 | CZ0322 557021 | |
Katastraj teritorioj | 9 | |
Partoj de urbo | 9 | |
Bazaj setlejunuoj | 9 | |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.sumava.net/rejstejn/ | ||
![]() | ||
Rejštejn (germane Reichenstein) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy. Vivas ĉi tie 253 loĝantoj (2023). Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la kvara plej malgranda urbo en Ĉeĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hartmanice, Srní, Kašperské Hory kaj Horská Kvilda.
Historio
La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1347. La devena domaro Reichenstein estis fondita sur ortrovejoj sur rivero Otava, pli poste oni komencis ĉi tie mini la oron per minista maniero. La domaro, kiu estis devene konsisto de Kašperské Hory, estis en la jaro 1584 avancita je memstara reĝa minejurbo. Pase de la 17-a jarcento okazis malkresko de la minado de oro kaj la loĝantoj de Rejštejn iom post iom ekcelis al vitrofareja produktado. En la jaro 1836 estis en la eksa domaro Klášterský Mlýn fondita vitrofarejo Loetz, kiu apartenis en la jaroj 1878–1908 al la plej signifaj en la tuta Aŭstrio-Hungario. La ĉi tiea secesia vitro ricevis multnombrajn honorigojn. La funkciado de la vitrofarejo estis finigita pro ellandigo de plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj post la dua mondmilito en la jaro 1947.[1]
La 23-an de oktobro 2007 estis al Rejštejn redonita statuso de urbo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 103 |
1880 | 2 226 |
1890 | 2 372 |
1900 | 2 253 |
1910 | 2 252 |
1921 | 2 201 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 255 |
1950 | 977 |
1961 | 712 |
1970 | 530 |
1980 | 410 |
1991 | 305 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 270 |
2016 | 239 |
2017 | 247 |
2018 | 254 |
2019 | 255 |
2020 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2021 | 245 |
2022 | 239 |
2023 | 253 |
Partoj de municipo
- Rejštejn (ankaŭ nomo de k. t.)
- Jelenov (situas en k. t. Svojše)
- Klášterský Mlýn (k. t. Klášterský Mlýn I kaj Klášterský Mlýn II)
- Malý Kozí Hřbet (k. t. Kozí Hřbet)
- Radešov (k. t. Radešov u Rejštejna)
- Svojše (ankaŭ nomo de k. t.)
- Velký Kozí Hřbet (k. t. Kozí Hřbet)
- Velký Radkov (k. t. Velký Radkov I kaj Velký Radkov II)
- Zhůří (k. t. Zhůří u Rejštejna)
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Bartolomeo
- Ŝtono kun bovlaj profundigaĵoj
- Monumento al 11 judaj viktimoj de marŝo de morto el Helmbrechts ĝis Volary.
- Ŝtona fontano el la jaro 1890
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
Pluaj fotoj
- Rejštejn, domo
- Rejštejn, placo
- Rejštejn, ponto
- Rejštejn, preĝejo
- Preĝejo de sankta Bartolomeo
Referencoj
- ↑ Rejštejn. Arkivita el la originalo je 2016-08-15. Alirita 2016-08-05.
|