Reismo, Konkretismo- (latine "res"- aĵo, objekto). Termino kreita de Tadeusz Kotarbiński. Reismo estas ekzemplo kaj unu el versioj de nominalismo. Ĝi rigardas nur estojn konkretajn, uzeblajn, realajn. Oni distingas reismon ontologian kaj metodologian:
- Reismo ontologia: laŭ ĝi ekzistas nur objektoj kompreneblaj kiel estoj tempspacaj, do objektoj lokiĝitaj en tempo kaj spaco. Konforme kun reismo ne ekzistas estoj abstraktaj kiel ekzemple: ecoj, rilatoj, proprietoj, aroj, nombroj, incidentoj ktp.
- Reismo metodologia: postulas tian konstruaĵon de lingvo, ke ĉia senca esprimo devas rilati al aĵoj kiel ekzemple Tra Parizo transfluas Sekvano. Laŭ Kotarbiński tia uzado povas ŝanĝi en hipostazado.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.