Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reinosa (stacidomo). |
Reinosa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Provinco | Kantabrio | ||
Poŝtkodo | 39200 | ||
Retpaĝaro | Retejo de urbodomo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9,919 (2013) | ||
Loĝdenso | 2 407,57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 43°0′7″N 4°8′16″U / 43.00194°N, 4.13778°U (mapo) Koordinatoj: 43°0′7″N 4°8′16″U / 43.00194°N, 4.13778°U (mapo) | ||
Alto | 851 m [+] | ||
Areo | 4.12 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Reinosa [+] | |||
Reinosa estas municipo en la hispana aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi estas la ĉefurbo de la historia komarko Campoo kaj la plej loĝata urbo en la sudo de Kantabrio.
Geografio
La municipo havas tre malgrandan areon kaj ĝi estas tute ĉirkaŭita de la municipo Campoo de Enmedio. Dum longa tempo la aliro al Reinosa estis komplika pro la neceso trairi montpasejon Hoces de Bárcena, kun danĝera kaj kruta vojo-sekcio. En 2008 finiĝis aŭtoŝoseo A-67, kiu nun permesas rapidan kaj konfortan trairon inter Santandero kaj la Norda Altebenaĵo pasante tra Reinosa.
Tra Reinosa fluas la riveroj Ebro kaj Híjar, kaj la meza temperaturo estas tiu plej malalta en Kantabrio.
Ekonomio
Kvankam la industrio tre viglis en Reinosa, ĝi ne plu estas tiel grava kaj nuntempe estas procezso de renoviĝo. La ĉefaj entreprenoj estas Siderúrgicas del Norte (SIDENOR) (peza meĥanismoj), Cantarey (generatoroj), Cuétara (biskvitoj), Columbia (disponiganta laboron al handikapitoj), kaj Anchoas y Productos del Cantábrico (manĝaĵoj).
Kulturo
Reinosa estas fama pro siaj kukoj, el kiuj elstaras pantortillas kaj kringoj, ambaŭ ronde faritaj el foli-pasto.
En Reinosa elstaras diversaj monumentoj: la baroka Kirko de Sankta Sebastiano, la Konvento de Sankta Francisko kaj la Kapelo de Sankta Roĥo, la urbodomo, la ponto de Karolo la 3-a aŭ la fonto de la Aurora. Plie, estas pluraj interesaj civilaj konstruaĵoj el la jarcentoj de la 16-a al la 20-a, kiel la turoj de Navamuel y Manrique kaj Navamuel y Calderón, kaj la domoj Casa de la Niña de Oro, Casa de Cossío, Casa de la Princesa, Casa de Pano kaj Casa de Boyet.
Ĝemelurboj
- Deltebre, Katalunio, Hispanio
- Reynosa, Tamaulipas, Meksiko
Bildoj
- Blazondomo.
- Rivero Ebro tra Reinosa.
- Iamaj lavejoj ĉe rivero Ebro.
- Ermitejo de Sankta Roĥo.
- Preĝejo de Sankta Sebastiano.
- Teatro Principal kaj fontano.
Vidu ankaŭ