Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reichenburg (stacidomo).
Reichenburg
Blazono de Reichenburg
Katolika preĝejo Sankt-Laŭrencio Reichenburg
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
DistriktoMarch
Geografia situo CH1903: 716453 / 225446 (mapo)47.1697222222228.9747222222222Koordinatoj: 47° 10′ N,  58′ O; CH1903: 716453 / 225446 (mapo)
Nombro de loĝantoj2975
Areo11,6 km²
Alteco434 m super marnivelo
Poŝtkodo8864
Komunumkodo1345
Mapo de Reichenburg

Reichenburg estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Reichenburg situas ĉe la marĝeno de la Svisaj Antaŭalpoj en la okcidenta flanko de la Linth-Ebenaĵo ĉe la trilima punkto de la kantonoj Ŝvico, Glaruso kaj Sankt-Galo. De la komunuma teritorio de 11,59 km², 3,96 km² estas kovritaj de arbaro, 6,42 km² servas al agrikulturo kaj 1,03 km² por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Reichenburg limas en nordo aliflanke de la Linth-Kanalo al Benken (SG), en oriento al Bilten respektive ek de la unua de januaro 2011 al Glaruso-Nordo (GL), kaj en okcidento al Schübelbach.

Trafiko

Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovoja triangulo de la svisa aŭtovojo A3 kaj la svisa aŭtovojo A53. La komunumo disponas pri propra alveturejo al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas servata de la regiona trajnlinio S2 de Ziegelbrücke al Pfäffikon, Zuriko al la Flughaveno Zuriko.

Historio

La unua dokumenta mencio de Reichenburg datiĝas el la jaro 1300 kiel Richenburg.[2] Jam en la jaro 1116 estis menciitaj posedaĵoj de la Monaĥejo Pfäfers en la hodiaŭa setlejo Hirschlen.

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.