Rehetobel
Blazono de Rehetobel
Rehetobel
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
DistriktoEk de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Rehetobel apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj 47° 25′ 29″ N  28′ 58″ O / 47.42472 °N, 9.48278 °O / 47.42472; 9.48278 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 29″ N  28′ 58″ O / 47.42472 °N, 9.48278 °O / 47.42472; 9.48278 (mapo)
Nombro de loĝantoj1670
Areo6,75 km²
Alteco958 m super marnivelo
Poŝtkodo9038
Komunumkodo3034
Mapo de Rehetobel

Pri la komunumo

Rehetobel estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1670 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Rehetobel situas sur suna teraso en la Apencela Vorderland kun bela rigardo al Bodenlago. La plej malalta punkto de la komunumo estas la muelejo Achmüli sura alteco de 610 m s.m., dum la plej alta punkto situas sur la monto Kaienspitz sur alteco de 1120 m s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rehetobel limas en nordo al Grub, en oriento al Heiden, en sudo al Wald, en sudokcidento al Trogen, en okcidento al Speicher, kaj en nordokcidento al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo).

Trafiko

Rehetobel estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinioj de Trogen kaj de Sankt-Galo al Heiden.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rehetobel datiĝas el la jaro 1463 kiel Rechtobel.[1]

Jam en la jaro 1300 la bienoj Neuschwendi kaj Klingenbuech sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Rehetobel estis menciitaj kiel interezojn ŝuldantaj bienoj de la episkopejo Konstanco. Post la Apencelaj Militoj de la jaro 1401 ĝis 1429 la regiono de Rehetobel fariĝis parto de la tiel nomita Rodo Trogen. En la jaro 1525 Rehetobel akceptis la reformacion. Malgraŭ la rezisto de la ĉefkomunumo Trogen, Rehetobel akiris en 1669 aŭtonomiecon kaj konstruis propran preĝejon.

En la jaroj 1796 kaj 1890 inscendioj detruis grandan parton de la domoj en la vilaĝo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.