La termino regreso (el latina vorto regressio, t.e."retroirado" ) havas plurajn signifojn:
- en biologio, regreso (biologio) koncernas aspekton de la teorio de la evoluo de la specioj, pri kiu homologa organo malgrandiĝis;
- en geologio, mara regreso estas daŭra maletendiĝo de la maro rilate al la tero, kiu ial loke antaŭeniris;
- en hipnoterapio. regreso (hipnoto) estas esploro de malnovaj imagoj rilate al la propra infaneco de paciento;
- en komputiko, regrestesto estas provprogrammaro por kontroli, ke ne estu novaj eraroj post programmodifoj;
- en matematiko, regreso (matematiko) estas alĝustigo de eksperimenta kurbo;
- en medicino, regreso (medicino) estas malsanokaraktero priskribanta plimalgrandajn simptomojn sen tute malaperi;
- en psikanalizo, regreso (psikanalizo) estas preteriro de konscia stato al malplikonscia stato;
- en sociologio, regreso (filozofio) estas iompostioma disvolviĝo al malpli alta grado de la civilizo, estas la malo de progreso (filozofio);
- en statistiko, regreso (statistiko) estas formulado elektita inter aro da statistikaj metodoj tre uzataj por analizi rilaton inter hazarda variablo kaj unu aŭ pluraj aliaj variabloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.