Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Regoledoj
Orverta regolo Regulus regulus
Orverta regolo Regulus regulus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regulidae
Genro: Regulus
Cuvier, 1800
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj

La Regoloj (Regulus) estas malgranda genro de birdoj, kiujn nuntempe la plej multaj ornitologoj taksas propra familio regoledoj, dum antaŭe pro ilia ekstera simileco kun la genro Filoskopoj oni alkalkulis ilin al la familio Silviedoj. La scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj deriviĝas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj.

La genro Regoloj enhavas sep speciojn. Unu, la Madejra regolo, Regulus madeirensis, estis nur ĵus disigita el Fajroverta regolo kiel aparta specio. Unu specio, la Rubenkrona regolo, diferenciĝas sufiĉe pro siaj voĉo kaj plumaro tiel ke ĝi ofte ricevis statuson de propra genro, Corthylio.

Regoloj troviĝas en Nordameriko kaj Eŭrazio. Ili estas loĝantoj de arbokronoj kaj manĝas insektojn. Ili estas la plej malgrandaj birdoj de sia habitato.

Listo de specioj

Nomo kaj kulturo

La latina nomo regulus signifas "eta reĝo". Ĝi rilatas al la fablo pri la elekto de la "reĝo de la birdoj". La birdo kiu flugus la plej longan distancon iĝus reĝo. La aglo forflugis ĉiujn aliajn birdojn, sed ĝi estis venkita de malgranda birdo kiu estis kaŝiĝinta en ties plumaro. Tiu legendo estis jam konata de Aristotelo (Hist. animalium 9.11) kaj de Plinio (Naturalis hist. 10.74).

La motivo de tiu nomo estas la flava "krono" de regulus. Pro la legenda referenco al "plej malgranda birdo" kiu iĝas reĝo, la titolo estis tamen transportita al la troglodito en kelkaj lingvoj.[1] La Fajroverta regolo kaj la Orverta regolo estas komune konataj ie ankaŭ kiel "fajrokresta troglodito" kaj, respektive, "orkresta troglodito" tiel plifortigante la asocion de la regolo kun la troglodito.

Notoj

  1. Suolahti, Viktor Hugo, Die deutschen Vogelnamen: eine wortgeschichtliche Untersuchung, Strassbourg (1909), 80-85.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.