En muziko, registro (aŭ voĉregistro) karakterizas la voĉon de kantisto aŭ muzikinstrumento laŭ la skalo, kiun ĝi normalfunkciante povas atingi.
Muzikinstrumentoj havas ege diferencajn registrojn, ekde nur malmultaj tonoj je simplaj frapinstrumentoj ĝis la tuta aŭdebla spektro de orgeno. Pli konkretajn datenojn oni povas legi en artikoloj pri la laŭaj instrumentoj.
Kutimaj registroj pri homaj voĉoj kaj muzikinstrumentoj
Notado
Vikipedio uzas en kelkaj artikoloj la kutiman grafikan ilustradon de la maksimuma tonamplekso, kiu prezentas la kutime uzatajn plej malaltajn kaj plej altajn tonojn per grandaj notokapoj, la pli malofte uzatajn apude per pli malgranda tipoj. Por la ilustraĵo maldekstre tio signifas, ke la tonamplekso de fagoto etendiĝas ekde kontra-Bb ĝis a’’, sed ke oni foje oni ankaŭ trafas sur kontra-A kiel plej malalta tono, kaj kelkaj muzikisto povas ludi alten ĝis ab’’.
Je kordinstrumentoj unue estas prezentata maldekstre la senprenajn kordojn en la kutima agordo. La plej malsupra kordo (ĉi tie la malgranda g) ankaŭ estas la plejeble malalta tono de la instrumento, dekstre apud la plej alta tono en normala prenmaniero (ĉi tie: b’’’’) la angula notokapo krome montras la plej altan flaĵoletotonon (d’’’’’).
Ĝenerale tamen atentendas, ke ĉi tiuj indikoj nur estas normvaloroj, je specialaj cirkonstancoj (skordaturo, Kromklapo ĉe blovinstrumentoj, eksterordinaraj teknikoj) oni povas eĉ atingi pli grandajn tonampleksojn.