Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (en somala lingvo gobollada, singulare gobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj. La plej granda estas Mudug kaj la plej malgranda Banaadir, kie troviĝas la nacia ĉefurbo Mogadiŝo. La plej enloĝata estas Shabeellaha Hoose, kaj la malplej Sool, inter Puntlando kaj Somalilando.
En la fakte sendependa ŝtato Somalilando troviĝas alia regiono Saaxil, ne agnoskita de la centra registaro.
Jen la listo de regionoj kaj ties ĉefurboj:
Numero | Regiono | Ĉefurbo | Areo | Loĝantaro | |
---|---|---|---|---|---|
1 | Awdal | Borama | 21.374 | 417.000 | |
2 | Bakool | Xuddur | 26.962 | 365.000 | |
3 | Banaadir | Mogadiŝo | 370 | 1.276.000 | |
4 | Bari | Boosaaso | 70.088 | 545.000 | |
5 | Bay | Baidoa | 35.156 | 1.106.000 | |
6 | Galguduud | Dusa Mareb | 46.126 | 628.000 | |
7 | Gedo | Garbahaarey | 60.389 | 577.000 | |
8 | Hiiraan | Beledweyne | 31.510 | 538.000 | |
9 | Jubbada Dhexe | Bu'aale | 9.836 | 363.000 | |
10 | Jubbada Hoose | Chisimaio | 42.876 | 668.000 | |
11 | Mudug | Gaalkacyo | 72.933 | 763.000 | |
12 | Nugaal | Garoowe | 26.180 | 160.000 | |
13 | Sanaag | Erigavo | 53.374 | 531.000 | |
14 | Shabeellaha Dhexe | Jawhar | 22.663 | 864.000 | |
15 | Shabeellaha Hoose | Merca | 25.285 | 1.400.000 | |
16 | Sool | Laascaanood | 25.036 | 115.000 | |
17 | Togdheer | Burco | 38.663 | 942.000 | |
18 | Woqooyi Galbeed | Hargeisa | 28.836 | 1.190.000 | |
Ŝtatoj
Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj de Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj (Islamaj Kortumoj) krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estus do 27 regionoj.
Fakta divido (fine de januaro 2009)
- Transira Federa Registaro:
- Bakool (Xuddur) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab
- Banaadir (Mogadiŝo) noto: Lukto inter registaro kaj ribeluloj
- Galguduud (Dhuusamarreeb) noto: maljunuloj de lokaj klanoj regas en Galgadud, Galmudug kontrolas la urbon de Gelinsoor en nordorienta angulo
- Bay (Baidoa) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab escepte Baidoa
- Gedo (Garbahaarreey) Elektita regiona asembleo kun 32 membroj kaj elektitaj distriktaj reprezentantoj en ĉiuj (7) distriktoj
- Hiiraan (Beledweyne) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de Islamaj Kortumoj escepte Beletweyn
- Shabeellaha Dhexe (Jowhar) noto: Tiu regiono falis komplete sub kontrolo de Islamaj Kortumoj
- Shabeellaha Hoose (Merca) noto: maljunuloj de lokaj klanoj regas en Shabelle Hoose, forta ĉeesto de al-Shabaab
- Jubbada Dhexe (Bu'aale) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab
- Jubbada Hoose (Kismajo) noto: Tiu regiono falis sub kontrolo de al-Shabaab kvankam lokaj klanoj kaj militestroj ankoraŭ regas Kismajon kaj ties ĉirkaŭaĵojn.
- Somalilando
- Awdal (Borama)
- Maroodi Jeex (Hargeysa) noto: Tiu regiono estis nomita Woqooyi Galbeed
- Togdheer (Burco)
- Saaxil (Berbera) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed
- Sanaag (Ceerigaabo)
- Sool (Las Anod) noto: Plej parto de Sool geografie konsiderata estas parto de Norda lando, kvankam pro-somalilanda politikisto Ahmed Abdi Xabsade kontrolas Las Anod kaj ties ĉirkaŭaĵojn.
- Gabiley (Gabiley) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed
- Salal (Zeila) noto: Tiu regiono estis parto de Awdal
- Sarar (Ainabo) noto: Tiu regiono estis parto de Sool
- Odweyne (Odweyne) noto: Tiu regiono estis parto de Togdheer
- Hawd (Balegubadle) noto: Tiu regiono estis parto de Woqooyi Galbeed kaj estas la 13a regiono de Somalilando
- Maĥiro
- Madar (Badhan) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
- Boharo (Dhahar) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
- Sanaag (Ceerigaabo) noto: Somalilando kontrolas la okcidentan duonon de Sanaag kaj Ceerigaabo, kaj Norda lando kontrolas parton de Ceerigaabo kaj zonon de teritorio sude de la urbo.
- Okcidenta Bari (Galgala) noto: Tiu regiono estis parto de Bari
- Norda Ŝtato
- Sool (Laascaanood) noto: Prosomalilanda militestro Ahmed Abdi Xabsade kontrolas Las Anod kaj ties ĉirkaŭaĵojn
- Ayn (Buhodle)
- Sanaag (Ceerigaabo) noto: Plej parto de Sanaag kaj Ceerigaabo estas kontrolita de Maĥiro aŭ Somalilando
El tiuj makroregionoj, nur Somalilando deklaris rektan sendependon; la aliaj tri postulas aŭtonomion ene de federa Somalio.