Anglio estas dividita en 9 regionoj.
Tiu nombro inkluzivas Pligrandan Londonon sed tiu ĉi estas unika speco de regiono.
Ĉiu el la naŭ regionoj havas registaran oficejon kaj diversajn aliajn organizaĵojn ekz. por stimuli komercon ktp.
La registaro enkondukis regionojn en la 1990-aj jaroj kaj nun pretas plifortigi ties rolon kaj respondecojn. Ĝi ankaŭ pretas enkonduki elektitajn asembleojn se la loĝantaro volas tion havi.
Regionoj
- (1) Pligranda Londono
- (2) Sudorienta Anglio
- (3) Sudokcidenta Anglio
- (4) Okcidentaj Mezlandoj
- (5) Nordokcidenta Anglio
- (6) Nordorienta Anglio
- (7) Jorkŝiro kaj la Humbero
- (8) Orientaj Mezlandoj
- (9) Oriento de Anglio
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.