Regiono Rejno-Majno | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
urboj kaj distriktoj de la regiono laŭ difino de la regiona industria kaj komerca ĉambro | ||||
metropolitan region in Germany [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 54″ O (mapo)50.1072222222228.665Koordinatoj: 50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 54″ O (mapo) | |||
Areo | 2 674 km² (267 400 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 2 437 141 [+] (decembro 2020) | |||
Denseco | 911,42 loĝ./km² [+] [+] | |||
|
||||
Regiono Rejno-Majno | ||||
Vikimedia Komunejo: Rhein-Main [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La metropola regiono Rejno-Majno (germane Rhein-Main-Gebiet) estas ekonomia regiono kaj urba aglomeraĵo en okcidenta Germanio, ĉe kaj relative proksime de la kunfluo de la du riveroj Majno kaj Rejno. La regiono kovras la sudon de la federacia lando Hesio kaj partojn de la najbaraj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato (Rejnhesio, Rheinhessen) okcidente kaj kaj Bavario (Malsupra Frankonio, Unterfranken) oriente. Depende de la teritoriaj difinoj de la aliaj metropolaj regionoj, temas pri la laŭ nombro de loĝantoj dua aŭ tria plej granda metropola regiono de Germanio, kaj pri unu el tiuj kies loĝantaro plej rapide kreskas. Centro de la regiono estas la urbo Frankfurto ĉe Majno. Sude la teritorio rekte limas je alia metropola regiono de Germanio, la metropola regiono Rhein-Neckar.
Limoj
La regiono fakte ne havas unuece difinitajn limojn. Plej konatas la relative vasta difino uzata en la regiona forumo de la germana industria kaj komerca ĉambro (germane Forum Rhein-Main der Deutschen Industrie- und Handelskammer). Laŭ ĝi membras en la regiono
|
|
La distrikto Lahn-Dill ne estas en tiu listo, ĉar ĝi ne estas parto de la regiona forumo de la germana industria kaj komerca ĉambro kaj ne parto de la eŭropunia metropola regiono Rejno-Majno, sed historie ĝi apartenas al la regiono kaj fakte inkluzivigeblas.
Laŭ tiu difino la metropola regiono ampleksas areon de 14 800 kvadrataj kilometroj kaj en ĝi vivas proksimume 5,5 milionoj da homoj.
La distrikto Bergstraße kaj la urbo Worms paralele ankaŭ membras en la najbara metropola regiono Rhein-Neckar.