RegioTriRhena estas trilanda platformo de politika kunlaboro en la regionoj de la sudo de la Supra Rejno, kiu inkludas urbojn de Colmar, Frajburgo, Mulhouse, Lörrach kaj Bazelo. Ĝi grupigas urbojn, grupiĝojn de komunumoj, sed ankaŭ de la ekonomiaj organizoj, superaj instruaj institucioj kaj asocioj.

Historio

La konsilio RegioTriRhena estis kreita en 1995 je la iniciato de la tri asocioj Regio Basiliensis, Regio du Haut-Rhin kaj RegioGesellschaft Schwarzwald-Oberrhein kaj konstituita en asocio laù germana rajto en 2003.

Membroj

Organizo

Ĉiu nacia delegacio konsistas el 25 membroj maksimume, do sume 75 membroj por la konsilio. Tiuj lastaj certigas la aktivecojn de la konsilio kaj ĝia financado. La organoj de la konsilio RegioTriRhena estas la ĝenerala asembleo (kiu okazas 2 fojoj po jaro), .

Tiu eŭropa spaco etendas sin je proksimume 8 700 km² kaj enhavas 2,3 milionojn da loĝantoj. Oni observas pli ol 40 % da landlimaj laboristoj proksime de la ETB (Eurodistrict Trinational de Basel) plimulte da dulingvanoj ĉe la alzaca flanko. La Eŭropaj regionoj jam favoris multnombrajn grandajn projektojn kiel la flughaveno de Bazelo-Mulhouse-Friburgo. Aliaj projektoj temas pri la daŭripova disvolviĝo, por la konservado kaj la plibonigo de la kvalito de vivo, la konservado de la historia kaj kultura heredo, la profesia kaj universitata formado en la celo de eŭropa kunlaboro ĉiam pli dinamika. Estas same organizitaj de la eŭropa regiono per foiroj, salonoj, kongresoj kaj konferencoj.

Dum 15 jaroj la oficejoj de turismo de Bazelo, Colmar, Mulhouse kaj Friburgo kunlaboris aktive kun la EuroAirport Bazelo-Mulhouse-Friburgo. Kadre de la programo de promocio en 2005, naskiĝis la turisma retejo samnoma. Tiu projekto, en kiu Bazelo-Kamparo estis akceptita kiel membro, estas promociita de Eŭropa Unio pere de la programo Interreg 3a. La projekto estas financita per Eŭropa Unio kaj la Svisa Konfederacio.

La celo de tiu projekto estas promocii la turismon en la landlima regiono, tiel al la natura nivelo, kultura, gastronomia, ktp. La turisma propono de la Regio prezentas multe da komunaj karakteristikoj, same kiel de la perfekte komplementaj elementoj, kiel la riĉa kultura heredaĵo kaj la gravaj muzeoj (teknikaj muzeoj de Mulhouse kaj la Muzeo de Arto de Bazelo), de la kutimoj kaj de la tradicioj (merkatoj de Kristnasko kaj karnavaloj), de la historiaj centroj perfekte konservitaj (Colmar), de la pejzaĝoj (kantono de Bazelo-Kamparo), klimato, gastronomio kaj de la vinoj, ktp.

Geografio

La plej grandaj urboj de tiu areo estas:

  • Freiburg-am-Brisgau : 230.940
  • Bazelo : 173.863
  • Mulhouse : 108.312
  • Colmar : 68.682
  • Lorach : 49.303
  • Rhinfelden : 32.000
  • Weil-am-Rhein : 30.175
  • Waldshut-Tiengen : 23.674
  • Saint-Louis : 22.413
  • Aarau : 21.726

Esperanto

La esperanto-parolantoj de RegioTriRhena jam festas kune la Zamenhof-tago ĉiujn decembrojn de pli ol 30 jaroj, ili renkontiĝis en iu urbo laŭ la tabelo sube :

JaroUrbo/lokoLando
1989Mulhouse Francioĉe Hotel Balladins - loto-ludo -skeĉo - marionetoj de Nevenka Imbert Kroatio
1990
1991Freiburg GermanioFesto de la 100-jariĝo de la Frajburga Esperanto-grupo ĉe Akropolis : skeĉoj
1992Mulhouse Francio
1993Bazelo  Svislando
1994Freiburg GermanioVizito de la Katedralo - Prelego pri UK de Seulo (Frank Stocker)
1995Wintzenheim FrancioPrelego pri Vjetnamio - Prezento de nova asocio TAKE - filmo Ŝpuro de la Avo - Manĝo al "Au Bon Coin"
1996Bazelo  Svislandopri la nova eŭroregiono RegioTriRhena
1997Freiburg Germanio
1998Mulhouse Francio
1999Bazelo  Svislando
2000Freiburg GermanioPrelego pri Siberio (Frank Stocker) - Debato pri lingvo-politiko (Bernd Finger)
2001
15.12
Ruelisheim FrancioPrezento de 87a UK Fortalezza - Ludoj kun Aneta Ubik - Vespermanĝo ĉe Auberge du Chêne.
2002Bazelo  SvislandoPrelego pri Japanio
2003Freiburg GermanioVizito de Radio Dreyeckland - Krisnaska-Bazaro - Prelego pri Krakovo (Jochen Wagner)
2004Battenheim FrancioSpertoj, fotoj pri la vojaĝo en Ĉinio, UK
2005Bazelo  SvislandoFesto de la 100-jariĝo de ESB (Esperanto Societo Basel) Andy Kunzli prelegis pri ĝia historio.
2006Freiburg GermanioVizito de urbo-kvartalo "Vauban" - Ekspozicio de desegnoj de infanaj esperantistoj "Abio de Espero"
2007Rixheim Francioprelego pri la Esperanta Civito (Giorgio Silfer)
2008Bazelo  Svislando
2009Freiburg Germanio
2010Village-Neuf Francio
2011Weil am Rhein Germanio
2012Freiburg GermanioVizito de Kvartalo Riesefeld kaj moderna Preĝejo Sankta Magdalena (Freiburg) - Kunveno ĉe Treffpunkt
2013Mulhouse FrancioVizito de Kristnaska bazaro - diversaj placoj kun ĉiĉeronado - ekspozicio pri teksaĵo - Tagmanĝo ĉe Maison du Temps Libre
2014Bazelo  SvislandoVizito de muzeo pri muzik-aŭtomatoj kaj kunveno ĉe Restoracio Saigon Palast
2015Freiburg Germanio4 Prelegoj ĉe Treffpunkt - interalie pri novaj tradukitaj poemoj en esperanto pri verkistino Sylvie Reff
2016Wintzenheim FrancioVizito de Muzeo Albert Schweitzer en Gunsbach - Tagmanĝo kaj renkontiĝo en Wintzenheim-La Forge
2017Bazelo  SvislandoVizito de Kvartalo Gundeldingerfeld kaj renovigita fabriko Sulzer en komerca centro.Manĝ-kunveno ĉe "Soup and Chili"
2018Freiburg GermanioVizito de la Colombi-kasteleto - Kafumado ĉe Treffpunkt
2019Mulhouse Francio
2020Rete
2021Bazelo  SvislandoVizito al alternativa kvartalo Erlenmatt - Tagmanĝo kaj kunveno ĉe Riehenring-strato
2022Freiburg Germanio[1]
2023
16.12
Belfort Francio4 Prelegoj (Grain de sel 90, Historio de Teritorio de Belfort,Benkegoj..)

Komuna Tagmanĝo "Moncafé" - Vizito de la Historia Muzeo - la Leono de Belfort

fontoj: Sud-Rejna Kuriero

Eksteraj ligiloj

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.