Reggel (Mateno) estis en Arad inter 1930-1937 aperinta "landa demokratia ĵurnalo". Ĝis 1931 ĉefredaktis Kócsy Jenő, sekve Erdős György, kiu de 1935 estis ankaŭ ĝia posedanto. En 1930-1931 estis ĝia ĉefkunlaboranto Franyó Zoltán, en 1934 Vér Imre, en 1934-1935 Eisner Ernő. Ĝiaj pli renomaj kunlaborantoj estis Horváth Imre, Lendvay Ferenc, Messer Sándor, Orosz Irén, Szántó György, Zsigmond Miklós.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.