Regenye [regenje], kroate Reginja estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 7833
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 45°58′09″N 18°10'07″E
Situo
Regenye situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Kozármisleny troviĝas je 15, Pécs kaj Harkány po 17, Szentlőrinc 19, Siklós 20, Villány 30 km-oj.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1230 en formo "Regna". Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En la unusola strato vendejo kaj drinkejo funkcias. En Regenye migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika lerneja kapelo
- sonorilostablo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.