Reganto (latine regere: direkti, gvidi, stiri, regi) estas estro de tribo, popolo, imperiolando. Aliaj esprimoj estas suvereno aŭ potenculo. Regantoj estas nomitaj ekzemple caro, sultano, imperiestro (imperatoro), reĝo, duko, aŭ pli ĝenerale: princo, monarĥo.

La vorto regento estas plej ofte uzata por reganto, kiu anstataŭante plenumas la ekzekutivon por alia leĝe agnoskita reganto, kiu ne povas regi, ekzemple pro malsano aŭ troa juneco (neplenaĝeco).

Vidu ankaŭ

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.