Redemptoristoj
emblemo
religia ordeno organizaĵo
Komenco 9-a de novembro 1732 vd
Sidejo Romo
Fondinto(j) Alfonso Maria de Liguori vd
Posedatoj Catholic Update vd
Retejo Oficiala retejo
La monaĥeja preĝejo en Gars am Inn.
La redemptoristina monaĥinejo de Sankta Anna en Ried im Innkreis.

La Redemptoristoj[1] (latine: Congregatio Sanctissimi Redemptoris, mallongigo: C.Ss.R.) estas katolika ordeno.

Komencoj

Post malsukceso en proceso la advokato Alfonso Maria de Liguori decidis iĝi pastro kaj ekprizorgis la malriĉulojn ĉe la rando de la socio, la t.n. lazzaroni. Por kuraciĝi li venis en 1730 al Scala, vilaĝeto apud Amalfi kie li rimarkis la spiritan neglekton de la loĝantaro. Kun tri aliaj pastroj kaj unu laikulo li decidis en novembro 1732 fari ion kontraŭ tion. Tiu jaro estas konsiderita la jaro de fondo.

Ĉar li estis tro postulema, kelkaj adeptoj forlasis lin, aliaj venis aliĝi hezitante. Alia problemo estis, ke la Reĝlando de Napolo intermiksiĝis en la precizan vortigon de la ordena regularo. Sekve ankoraŭ en 1790 ekzistis du versioj, unu por Napolo kaj la alia por la Papa ŝtato.

Karaktero de la redemptorist(in)oj

La ordeno ĉefe difiniĝis kiel societo de pastroj. La anoj ĉefe aktivas en la animzorgado kaj misio. La virina branĉo (fondita jam en 1731) kontraŭe estas pli kontempleca. Ĝia unua estrino estis Maria Celeste Crostarosa.

Kelkaj faktoj

Estroj

Jen la estroj (latine: rectores maiores) ekde la fondo[2]:

  • 1743–1787 Alfonso Maria de Liguori
  • 1787–1792 Andrea Villani
  • 1780–1793 Francesco Antonio de Paola
  • 1793–1817 Pietro Paolo Blasucci
  • 1817–1823 Nikola Mansione
  • 1824–1831 Celestino Cocle
  • 1832–1850 Camillo Ripoli
  • 1850–1853 Vincenzo Trapanese
  • 1854–1854 Giuseppe Lordi
  • 1854–1869 Celestino Maria Berruti
  • 1869–1893 Nicolas Mauron
  • 1894–1909 Matthias Raus
  • 1909–1947 Patrick Murray
  • 1947–1953 Leonardus Buys
  • 1954–1967 William Gaudreau
  • 1967–1973 Tarcisio Ariovaldo Amaral
  • 1973–1985 Josef Georg Pfab
  • 1985–1997 Juan Manuel Lasso de la Vega y Miranda
  • 1997–2009 Joseph William Tobin
  • 2009–nuntempo Michael Brehl

Kelkaj ejoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Tiu formo troviĝas ĉe: Krause, Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, eldonejo Buske, Hamburg 2007, p. 1113. Aliaj proponis redemptoranoj.
  2. Die Generalobern der Redemptoristen (germane). Arkivita el la originalo je 2009-01-25. Alirita 2017-08-11.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.