Recep Tayyip Erdoğan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Recep Tayyip Erdoğan | |||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1954 (70-jaraĝa) en Kasımpaşa | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | turka • angla vd | ||||
Loĝloko | Istanbulo vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio vd | ||||
Alma mater | Marmara University Faculty of Economics and Administrative Sciences • İmam Hatip school • Universitato Marmara vd | ||||
Partio | Partio de Justeco kaj Disvolviĝo • National Salvation Party • Bonfarta Partio • Virteca Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Emine Erdoğan | ||||
Infanoj | Sümeyye Erdoğan • Necmettin Bilal Erdoğan • Ahmet Burak Erdoğan • Esra Erdoğan vd | ||||
Parencoj | Berat Albayrak • Selçuk Bayraktar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • politikisto • ekonomikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Fairer World Is Possible vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Recep Tayyip ERDOĞAN [reĝep tajip erdoan] (naskiĝis la 26-an de februaro 1954 en Istanbulo) estas turka politikisto, kiu servas kiel prezidanto de Turkio, la unua demokratie elektita prezidanto de tiu lando, ekde la 12-a 2014. Antaŭe li estis ĉefministro.
Erdoğan estas gvidanto de politika partio Adalet ve Kalkınma Partisi (AKP), kiu elpaŝas por "milda islamismo", analogie al "kristandemokratiaj" partioj de Eŭropo. Agado de tiu partio kaŭzis en 2007 amasajn protestojn subtene al tradicia turkia laikeco.
En junio de 2011 venkis la trian fojon la prezidanto Recep Tayyip Erdoğan en la ĝenerala balotado.
Erdoğan kaŭzis internacian indignon en 2016, kiam li komencis proceduron kontraŭ Jan Böhmermann, kiu antaŭe insultis Erdoğan en satira poemo.
Junaĝo
Erdoğan naskiĝis en istanbula urboparto Beyoğlu en familio de oficisto de ĉeborda limgardistaro. Post lia naskiĝo la familio iris al orienta provinco Rize kaj revenis al la grandurbo nur kiam Erdoğan estis 13-jaraĝa. Kiel adoleskanto Recep vendis limonadon kaj bulkojn en urbaj stratoj. En 1965 li finis bazlernejon kaj en 1973 — religian liceon.
En junaĝo Recep Erdoğan bonu ludis futbalon, estis duonprofesia ludanto de la loka klubo. Lin volis inviti klubo „Fenerbahçe“, sed la patro ne permesis tion[1]. La stadiono, kie ludas lia iama klubo „Kasımpaşa“, portas nun nomon de Recep Erdoğan.
Li laboris en transportaj instancoj ĝis 1980, samtempe partoprenante politikan vivon en Nacisava partio. Post la militista renverso en 1980 ĉiuj politikaj partioj estis malpermesitaj. Kiam lia ĉefo ordonis al li forrazi la lipharojn, li rifuzis — kaj estis eksigita de la urba transporta konsilio[2]. Lipharoj kaj ilia aranĝo estas en Turkio grava simbolo de religiaj kaj politikaj vidpunktoj.
Dum iom da tempo Erdoğan laboris en privataj firmaoj kaj finis en 1981 ekonomian fakultaton de la Universitato Marmara.
Referencoj
- ↑ Fenerbahçe Erdoğan'ı transfer etmek istemiş. Arkivita el la originalo je 2013-05-25. Alirita 2021-12-12.
- ↑ http://news.bbc.co.uk/hi/russian/news/newsid_2398000/2398025.stm