Rebuso (laŭ PIV) estas ludproblemo, en kiu la vortoj de frazo estas prezentitaj sub formo de desegnitaj objektoj, kies nomoj samsonas (aŭ eĉ similsonas, kiel la divenotaj vortoj aŭ vortsilaboj. Ekzemple oni kumetas la bildojn de maro kaj de ŝuo, por elvoki la vorton "marŝu". Tiu ludproblemo estas simila al tiu de ŝarado. Kiel dua signifo eblas uzi tiun vorton por iu afero malklara nefacile komprenebla. La nomo koincidas en multaj eŭropaj lingvoj.
Vidu ankaŭ
- Ŝarado
- Rebusoj el la revuo «Semajno de enigmoj» Arkivigite je 2017-08-26 per la retarkivo Wayback Machine esperante
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.