Rebeka | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Genezo 24 Genezo 25 Genezo 26 Genezo 27 Genezo 28 Genezo 29 Genezo 35 |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Betuel |
Gefratoj | Labano |
Edzo/Edzino | Isaak |
Infanoj | Esav • Jakobo |
Rebeka (hebree: רבקה = Rivqah) estas biblia virino, edzino de Isaak kaj patrino de Jakobo kaj Esav. Ŝia historio estas rakontata en la biblia genezo.
Biblia persono
Post la morto de sia edzino Sara sin fordonas por trovi edzinon por sia filo Isaak. Tiun taskon li konfidas al sia servisto Arram kiu loĝas en la familio de sia frato.
La servisto alprosimiĝas al puto kiu troviĝas en la urbo Arran kie renkontas junan virinon kies nomo sonas Rebeka. Ŝi, poste, lin prezentos al sia familio kaj al sia frato Labano.
Ŝi fine elektos sekvi la serviston kaj fariĝi la edzino de la kuzo Isaak (Gn 24).
Laŭ longa periodo Rebeka restas senida, sed fine donas la lumon de la vivo al du ĝemeloj. Ŝia gravedeco malfacilas ĉar la du ĝemeloj en la sino renversiĝas unu kontraŭ la alia, antaŭaverta signo pri la malamikeco kiu naskiĝos inter ili kaj nacioj kiuj descendos el la du (Gn 25, 21-23). El Rebeka naskiĝos Esav, unuenaskito, kaj Jakobo (Gn 25, 24-26).
Sekve Rebeka helpos la plejamatan Jakobon uzurpi (plenrajte ĉar Esav iam vendis sia unuenaskitecon pro la kosto de lenta supo (Gn 25)) ĉe la patro Isaak la benon rezervitan al la unuenaskito kaj kiu apartenis al la frato Esav (Gn 17).
La mortintan Rebekan oni entombigis flanke de la edzo en la tombo de Patriarkoj en Hebron
Kulto
Sankta Rebeka estas memorigita la 23-a de septembro.
Literaturo
- Dante Alighieri ŝin citas inter la beataj animoj de la kanto 32 de la Paradiso, kune kun la heroin Judit kaj Sara.[2]
Notoj
- ↑ En la Talmud, laŭ iuj, Rebeka estas konsiderata prapatrino de la hebrea popolo (tra Jakobo) kaj de la romia popolo (tra Esav): la du filoj interpuŝiĝas kaj batalas el ŝia sino, antaŭfigurante la profundan malamikecon kiu dividas la du popolojn. Esav antaŭe simbolis la Romion, poste la tutan mondon.
- ↑ Dante Alighieri, Dia Komedio, Paradiso, canto XXXII, v. 10.