Realecpolitiko, ofte trovata internacie laŭ la germana termino Realpolitik, estas politiko, kiu eliras el la eblecoj kaj rezignas pri abstraktaj programoj kaj idealaj postulatoj. Ĝi estas uzata ĉefe en diplomatio, kiam la agado de ŝtatoj baziĝas unuavice sur praktikaj konsideroj, prefere al ideoj aŭ moralaj bazoj. Ĝi foje alproksimiĝas al ideoj de pragmatismo.
La termino Realpolitik estas ofte uzata pejorative, por aludi politikon, kiu estas truda, malmorala aŭ makiavela.
La termino estis elpensita de Ludwig von Rochau, germana verkisto kaj politikisto de la 19-a jarcento, sekvanta la konduton de Metternich, pri la trovo de vojoj por ekvilibrigi la potencon de eŭropaj imperioj. Ekvilibrigi potencon de la Eŭropa Koncerto estis la rimedo por konservi la pacon kaj praktikantoj de zorgema Realpolitik provis eviti vetarmadon.
Rodrigo Borja difinas ĝin kiel la principon, sur kiu nacia ago en iliaj aleksteraj politikoj, estas kondukata de ties propraj interesoj, kaj ne de altruismo, amikeco, idealismo aŭ solidarecaj konsideroj.