Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la antikva Judujo inter 930 kaj 586 a.Kr., kiam ekis la babilona ekzilo. Por informoj pri la teritorio post la babilona ekzilo, vidu la artikolon Judeo.
Reĝlando de Judujo
-930 – -586
historia lando reĝlando
Geografio
Regno dividita: Regno de Jehuda (sude, flave) kaj Izraela reĝlando (norde, blue).
Regno dividita: Regno de Jehuda (sude, flave) kaj Izraela reĝlando (norde, blue).
Ĉefurbo:
Loĝantaro
kanaanida religio mezopotamia religio judismo Jahveismo Ancient Israelite religion
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

La Reĝlando de JudujoReĝlando de Judio formiĝis post la morto de reĝo Salomono, kiam la dek du triboj (ĉirkaŭ 933 a.K.) frakciiĝis en du aŭtonomaj ŝtataj grupoj:

En tiu lasta ŝtato sinsekve regis diversaj hebreaj reĝoj (entute 36). Ĝi gravitis ĉirkaŭ la ĉefurbo Jerusalemo kaj ties Templo. Ĉiuj reĝoj estis de la davida dinastio. Ĝi estis detruita en 586 a.K., kiam la babilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a konkeris Jerusalemon kaj deportis grandan parton de la hebrea popolo al la babilona ekzilo. Dum la makabea dinastio kaj heroda epoko ĝi estis nomata regno de Judujo.

Ĝia historio estas dokumentata en la Biblio, sed ankaŭ en multaj arkeologiaj atestaĵoj kaj literaturaj dokumentoj de popoloj samtempaj vivintaj en la samaj geografiaj areoj, nome el la historio de egiptoj, feniksoj, asiranoj kaj babilonanoj.

Historio de la hebrea popolo

Sekve de nestabila periodo dirata de la Juĝistoj dum kiu unuopa izraela tribo agadis sendepende unu de la alia, la dek du triboj trovis interkonsenton por krei unu reĝlandon regatan de Ŝaul kiu, milite venkita, sin mortigis, poste antataŭigita de reĝo Davido: el kiu posteulis la filo Salomono: post kies morto la triboj dividiĝis originante la du regnojn: la Juduja reĝlando kaj la izraela reĝlando.

La Reĝlando de Judujo ofte konfliktiĝis kun tiu de la nordo, kun alternaj bonŝancoj.

La kadukiĝo estis ĉiukaze konstanta, kaj unu fazo de la historio konkludiĝis kun la morto de Joŝija, lasta granda reĝo, en la batalo de Megido (609 a.K. (Armagedono), alkurinta helpi la egiptan faraonon kiu, male, estis venkita. Nemalmulte poste okazis la unua babilona deportado (597 a.K.), sekve la detruo de Jerusalemo kaj de la Templo samtempe kun la dua deportado efektigita de Nebukadnecar la 2-a en 586 a.K, dato en kiu oni igas finita la Judujan regnon.

La reĝoj de tiu ŝtato estis ĉiuj de la dinastio davida.

Fontoj precipaj de tiu aparta historio de tiu regno estas la bibliaj libroj koncernantaj la regadon de la reĝoj, spite de ilia foje malklareco kaj nekoherecoj inter la rakontoj. Sed, almenaŭ parte, helpas la historio de la najbaraj popoloj.

Fino de la regno

Sekve de la batalo de Karkemiŝ de 605 a.K. inter Egiptio kaj Babilonio, venkita de tiu lasta, la regiono sira-palestina falis sub la babilonia dominado. En 601 la reĝo de Judujo Ioakim (609-598 a.K.) ekribelis fidante la egiptan helpon. La babilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a movis la armeon kontraŭ la Juduja regno kaj konkeris Jerusalemon (597 a.K.) kaj deportis reĝon Jojaĥim (598-597 a.K.) kaj parton de la reganta klaso kaj elektigis al reĝo Cedekijan, kiu, spite de kontraŭeco de profeto Jeremia kaj de Baruĥ, kiuj konsilis la submeton al Babilonio, ekribelis kontraŭ la granda reĝo en 589 a.K., kaj Nebukadnecar la 2-a revenis kaj konkeris Jerusalemon en 587 a.K. La templo estis detruita kaj granda parto de la reganta klaso ekzilita. La Juduja teritorio suferis la dominadojn babilonian, persan, egiptan, ptolomean kaj sirian, periodo en kiu eksplodis la juda naciisma ribelo de Jehuda Makabeo.

Regno de Judeo

Makabeoj fratoj, dirataj ankaŭ Asmoneoj, sukcesis reakiri sendependon, post longa dominado en Palestino de Egiptio kaj Sirio, komencante novan dinastion de hebreaj reĝoj, kontestatan tamen de iuj hebreoj ĉar ne davidan, ankaŭ se descendantan el la heroo Jehuda Makabeo. Ĝi regis sur Judeo, sed ankaŭ sur Samario (teritorioj de la malaperinta Izraela reĝlando. Post ili okazis la romia dominado kaj la vasalaj herodaj reĝoj.

Stelao de Meŝa, 850 a.K.

Listo de la reĝoj de Judeo

Makabea dinastio

  • Jehuda Makabea (166-161 a. K.)
  • Simono Makabea (161-143 a.K.)
  • Johano Irkano la 1-a (134-104 a.K.)
  • Aristobulo la 1-aI (104-103 a.K.)
  • Aleksandro Janeo (103-76 a.K.), frato de Aristobulo
  • Aleksandra Saloma (76-67 a.K.), edzino de Aristobulo kaj poste de Janeo
  • Johano Irkano la 2-a kaj Aristobulo la 2-a (67-63 a.K.).

La lastaj du reĝoj estis demetitaj de la romia generalo Pompeo, kaj en jaro 50-a Julio Cezaro konfidis la vasalan regnon de Judeo al Edomitoj subtenataj de la romiaj prokuroroj de Judeo, entronigante la herodan dinastion ĉar fremdan kaj kontrastatan de membroj de la antaŭaj dinastioj.

Heroda dinastio kaj nombraj pretendantoj al la trono

  • Herodo Antipatro (50-43)
  • Herodo la Granda (43-4) kiu elfinis la konstruadon de la Templo de Jerusalemo
    • Antigono la 2-a Asmonea (40-37, filo de Aristobulo la 2-a), kaj Aristobulo 3-a Asmonea (40-37, filo de Johano Irksno la 2-a), pretendantoj al la trono
  • Herodo Arĥelao (etnarko de Judeo kaj Samario (4 a.K.-6 p.K..). Okaze de lia demisiigo la teritorio estis asignita al prefekto, kaj el la juda ŝtato Judeo fariĝis romia provinco Judeo,
    • Jehuda Galilea, pretendanto al trono (Reĝo de Jerusalemo en 6-7 d.K.)
  • Herodo Filipo (tetrarko de Cezareo de Filipo, 4 a.K.-34 p.K), Herodo Antipa (tetrarko kaj etnarko de Galileo kaj Perea, (4 a.K.-39 p.K.)
  • Herodo Agrippa la 1-a (34-44, tetrarko de Cezareo, reĝo de Judeo ekde 39 ĝis 44)
  • Herodo Agrippa la 2-a reĝo de Batanea kaj de aliaj provincoj kun ĉeurbo Cezareo de Palestino
    • Simon Bar Koĥba, pretendanto al la trono (sinproklamanto mesio, princo de Izraelo, reĝo de Judeo kaj descendanto de Davido (132-135)

En 135 okazis la definitiva detruo de Jerusalemo anstataŭgita de Aelia Capitolina; la romia provinco Judeo (Iudaea) fariĝas romia provinco Syria Palaestina ordone de la imperiestro Hadriano.

Notoj pri hebreaj reĝoj laŭ Talmudo kaj aliaj tradicioj

  • La reĝo estas bela
  • Laŭ Talmudo la reĝo povis igi siajn ĝis 18 virinojn: la edzinoj kaj konkubinoj, tamen, laŭ aliaj fontoj, povis esti eĉ pli nombraj
  • La reĝo de la izraela popolo ne povis esti juĝata de tera tribunalo...

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.