Reĝlando Bavario | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
|
| ||||||||||||
historia lando • state in the Confederation of the Rhine • states of the German Empire • reĝlando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
3 231 570 | ||||||||||||
Nacia konsisto: |
germanoj | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
Estiĝo: |
Traktato de Bratislavo | ||||||||||||
Pereo: |
Novembra Revolucio: abdiko de reĝo Ludoviko la 3-a, Bavario iĝas respubliko | ||||||||||||
| |||||||||||||
La reĝlando Bavario (germane: Königreich Bayern) estis ŝtato en sudorienta Germanio kiu ekzistis de 1805 ĝis 1918. La princo-elektisto Maksimiliano la 1-a Jozefo, de la dinastio Vitelsbaĥoj, iĝis la unua reĝo de Bavario laŭ la traktato de Bratislavo. Kiam en 1871 fondiĝis la Germana Regno, Bavario iĝis membroŝtato. La Vitelsbaĥoj regis Bavarion ĝis la Novembra Revolucio en 1918, kiu detronigis la reĝon kaj igis la landon respubliko.
Geografio
La lando konsistis el du disaj partoj. La pli granda parto, oriente, proksimume egalas al la hodiaŭa Bavario. La malpli granda parto, okcidenta ("maldekstre de la Rejno"), estis proksimume la iama Palatinato kaj hodiaŭ apartenas al Rejnland-Palatinato.
Reĝoj kaj princoj-regantoj de Bavario
1806 - 1918, ĉiuj de la dinastio Vitelsbaĥoj.
- 1806-1825 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo, estis antaŭe princo-elektisto Maksimiliano la 4-a de Bavario. (Ne konfuzu kun princo-elektisto Maksimiliano la 1-a, 1623-1651.)
- 1825-1848 reĝo Ludoviko la 1-a
- 1848-1864 reĝo Maksimiliano la 2-a
- 1864-1886 reĝo Ludoviko la 2-a, la "fabela reĝo"
- 1886-1916 oficiale: reĝo Otto (mense malsana)
- 1886-1912 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Luitpold
- 1912-1913 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Ludoviko, ekde 1913 ankaŭ oficiale kiel reĝo
- 1913-1918 reĝo Ludoviko la 3-a
Vidu ankaŭ
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.