Viktoria | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando | |||||
Regado | 1837–1901 | ||||
Antaŭulo | Vilhelmo la 4-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
Persona informo | |||||
Alexandrina Victoria Victoria | |||||
Naskonomo | Princess Alexandrina Victoria of Kent | ||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1819 en Palaco Kensington, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 22-an de januaro 1901 (81-jaraĝa) en Osborne House, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba sangado vd | ||||
Tombo | The Royal Mausoleum vd | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla • germana • franca • itala • latina • urduo vd | ||||
Loĝloko | Palaco Kensington • Palaco Buckingham • Osborne House • Kastelo Windsor vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Windlesham House School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Hanovra dinastio vd | ||||
Patro | princo Edvardo Aŭgusto, duko de Kent kaj Strathearn vd | ||||
Patrino | princino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld vd | ||||
Gefratoj | Prince Karl, 3rd Prince of Leiningen • Feodora, Princess of Hohenlohe-Langenburg vd | ||||
Edz(in)o | Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||||
Infanoj | Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio vd | ||||
Parencoj | Sara Forbes Bonetta • Georgo la 3-a • Georgo la 4-a • Vilhelmo la 4-a • Viktorino Eŭgenino • Vilhelmo la 2-a • Nikolao la 2-a de Rusio • Georgo la 5-a de Britio • Viktorino Princino de Britio • Louise, Princess Royal • Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Maud de Kimrio • Prince Alexander John of Wales • Alexander Mountbatten, 1st Marquess of Carisbrooke • Lord Leopold Mountbatten • Prince Maurice of Battenberg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • pentristo • verkisto • taglibristo • aŭtobiografo • aristokrato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando | |||||
Dum | 1837-1901 | ||||
Antaŭulo | Vilhelmo la 4-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
Imperiestrino de Hindio | |||||
Dum | 1876–1901 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Eduardo la 7-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskiĝis la 24-an de majo 1819, mortis la 22-an de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto.
Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).
Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.
Viktoria estis la lasta reĝo el la Hanovra dinastio; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kio ĝis nun estis respektata (rim. pri la viktorina moralo). Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".
Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.
Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas rimarkinde longa - ĝi validis kiel la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj, ĝis la 9-a de septembro 2015, kiam Elizabeto la 2-a preterpasis ŝian rekordon kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.
Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.
|