Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko | ||
---|---|---|
16a jarcenta memortabulo, kiu hodiaŭ situas sur la Palacio de la Autonomía | ||
eksorganizaĵo • universitato • akademio | ||
moto | Patriae scientiae que amor salus populi est Amo al la lando kaj scio estas la sano de la homoj | |
Informoj | ||
fondodato | 21-a de septembro 1551 | |
Situo | ||
Geografia situo | 19° 26′ 1″ N, 99° 7′ 54″ U (mapo)19.433718-99.131779Koordinatoj: 19° 26′ 1″ N, 99° 7′ 54″ U (mapo) | |
lando | Meksiko | |
retejo | [[http:// Oficiala retejo] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
filiita al | ||
• katolika eklezio vd | ||
| ||
| ||
La Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko (hispane Real y Pontificia Universidad de México estis universitato fondita sur 21 septembro 1551 de Reĝa ĉarto subskribita de Karlo la 5-a de Hispanio, en Valladolid. Ĝi estas ĝenerale konsiderita la unuan universitaton fondita en Nord-Ameriko kaj duan en la Amerikoj (jŭs poste de la Nacia Granda Universitato de Sankta Marko en Limo, Peruo, kiu estis establita laŭ Reĝa ĉarto la 12an de majo de la sama jaro).
Historio [1]
La unuaj superaj instruejoj dum la vicreĝeco de Novhispanio estis la seminarioj, institucioj okazigitaj en la ĉefaj urboj de la regno kie pastroj estas trejnitaj. Juan de Zumárraga kaj la vicreĝo Antonio de Mendoza helpis fondi la unuan universitaton en Nov-Hispanio.
La konstruaĵo kiu komence gastigis la Universitaton situas en la historia centro de Meksikurbo, en la nuna strato de Moneta, antaŭ la katedralo.
Baldaŭ poste, papo Paŭlo la 4-a konfirmis la Universitaton kiel pontifikan, donante al ĝi la samajn privilegiojn kiel la Universitato de Salamanko en 1555.
La universitato konservis sian nomon ĝis la jaro da sendependeco 1821, kiam ĝi prenis la nomon de "Pontifika kaj Nacia Universitato de Meksiko" .
Aliaj institucioj surbaze de la Pontifikaj kaj Naciaj Universitatoj kreskis en Meksiko, inter la plej gravaj estas: la Reĝa Lernejo de Kirurgio establita en 1778 kaj la Akademio de Sankta Karolo de Belartoj en 1794.
Dek unu jarojn post la meksika sendependiĝo, vicprezidanto Valentín Gómez Farias fermis la universitaton.
Ĝi estis finfine fermita en 1865, kiam imperiestro Maksimiliano remalfermis ĝin kaj fermis ĝin tuj poste.
Kiam la universitato fermiĝis, la klasĉambroj por studado de medicino, inĝenierio, arkitekturo kaj juro restis tiel kiel ili estis lasitaj.
Nuntempe ekzistas du institutoj kiuj povas esti konsideritaj la heredantoj de la Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko:
- La Pontifika Universitato de Meksiko oficiale malfermiĝis la 29-an de junio 1982 [2].
- La Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko inaŭgurita la 22-an de septembro 1910 [3].
Referencoj
- ↑ Historia de la Universidad Pontificia de México (el Retarkivo 20140314165948)
- ↑ Universidad Pontificia de México. «Universidad Pontificia de México. Entre los alumnos más destacados se encuentran grandes héroes de la Independencia de México como Miguel Hidalgo y Costilla, José María Morelos y Pavón, pancho villa y Jose María Verduzco. Historia». Archivado desde el original el 14 de marzo de 2014. Consultado el 14 de abril de 2014.
- ↑ Universidad Nacional Autónoma de México. «Universidad Nacional de México. 1910-2010. Cien años». Archivado desde el original el 25 de marzo de 2014. Consultado el 14 de abril de 2014.