Raymond Davis Jr. | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Raymond Davis Jr. | |||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1914 en Vaŝingtono | ||||
Morto | 31-an de majo 2006 (91-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Alzheimer-malsano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Andrew M. Davis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • kemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Raymond Davis Jr. [rejmond dejvis ĝunjor] (n. la 14-an de oktobro 1914 m. 31-a de majo 2006) estis Usona fizikisto. En 2002 li partigis kune kun Koshiba Masatoshi duonan parton de la Nobel-premio pri fiziko, "pro iliaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, speciale la detektado de kosmaj neŭtrinoj".
Davis naskiĝis en Vaŝingtono, Usono en 1914. Li bakalaŭriĝis en kemio ĉe la universitato de Marilando en 1938. Tie li ankaŭ magistriĝis. En 1942 li doktoriĝis ĉe Universitato Yale [jejl], kaj deĵoris en la usona armeo ĝis 1945. Li laboris ekde 1948 ĝis sia emeritiĝo en 1984, ĉe Brookhaven Nacia Laboratorio, kiu li esploradis la detektadon de neŭtrinoj el la suno.
Post 1984 li estas Profesoro de Esplorado ĉe la universitato de Pensilvanio, kie li daŭrigas siajn esplorojn pri kosmaj neŭtrinoj.
En 1948, D-ro Davis edziĝis kun Anna TORREY [tori], kaj ili havas kvin infanojn kaj dekunu genepojn.
Eksteraj ligiloj
- Nobelpremio retpaĝaro angle
- Raymond Davis Jr., Autobiography in English
|