Ravi (rivero) | |
---|---|
translandlima rivero • rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 720 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Himaĉal-Pradeŝo |
La rivero Ravi (panĝabe ਰਾਵੀ, urdue راوی, sanskrite इरावती, परुष्णि, hindie रावी) estas translima rivero kiu trapasas Nordokcidentan Baraton kaj Orientan Pakistanon. Ĝi estas unu el ses riveroj de la Indusa Sistemo en Panĝabio (Panĝab signifas "Kvin Riveroj").[1] La akvoj de la rivero Ravi estas atribuitaj al Barato laŭ la Indusakva Traktato. Laŭ tiu Traktato de 1960, la akvoj de la Ravi kaj de kvin aliaj riveroj estas dividataj inter Barato kaj Pakistano. Sekve, la Indusbasena Projekto estis disvolvigita en Pakistano kaj en multaj interbasenaj transpasoj, irigacio, akvoenergio kaj multcelaj projektoj estis konstruitaj en Barato.
Notoj
- ↑ Ravi River. Encyclopædia Britannica. Alirita 11a de Aprilo 2010.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.