Ratnovce, hungare Ratnóc estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.

Ratnovce situas en la plej griza parto
Bazaj informoj
- 48° 33′ 41″ N 17° 50′ 20″ O / 48.56139 °N, 17.83889 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 33′ 41″ N 17° 50′ 20″ O / 48.56139 °N, 17.83889 °O (mapo)
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 156 m
- Loĝantaro: 956 en 2006
- Poŝtkodo: 922 31
- Aŭtokodo: PN
- Telefonprefikso: 033
Situo
Ratnovce situas laŭ maldekstra bordo de akvorezervujo de Váh, laŭ traira flankovojo. Piešťany troviĝas je 4 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1240 en formo "Ratun". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ratnóc 510 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ratnovce 915 homoj, (908 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de 1320, en 1659 turo alkonstruiĝis
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.