Rasismo sen rasoj estas nomo de rasismaj idearoj, kiuj ne eksplicite uzas la nocion raso.
Tiun alirmanieron priskribis kiel unua la franca marksisto Étienne Balibar, formulante la nocion laŭ la analogio de la fenomenoj de antisemitismo sen judoj, t.e. la fakto, ke en regionoj sen juda loĝantaro la antisemitismo plu ekzistas kaj ofte eĉ pli klare konturiĝas ol en regionoj kun juda komunumo.
Ofte oni priskribas novdekstrajn konceptojn kiel rasismon sen rasoj, ĉar ili regule argumentas laŭ formale multkulturisma maniero, eĉ distanciĝante de malnovaj, ekzemple faŝismaj, rasismaj ideologioj. Iuj novdekstraj ideologoj asertas diferencon inter la etnoj aŭ rasoj, kiu estas konservinda. Sekve, ili malakceptas interasimiliĝon inter la de ili konstrukciataj grupoj kaj postulas apartismon.
Sed ne nur novfaŝismaj ideologiaj skemoj inkluzivas rasismon sen rasoj. Tiu ĉi estas multe pli disvastigita kaj historie ne nova fenomeno. Ĝian spuron oni trovas i.a. en argumentaj strategioj, kiuj simple anstataŭigas la rasnocion per vortoj kiel etno, kulturo, popolo ktp. (vd. kulturismon), respektive kiuj alprenas kulturajn propraĵojn kiel lingvon aŭ religion kiel motivojn de rasisma diskriminacio.
Kvankam la rasismo sen rasoj ne estas nova, ĝi aktuale funkcias kiel modernigo de rasismo, kies karaktero malpli facile rekoneblas. Tiu modernigo kaj vualigo konsistigas ĝuste la danĝeron de la rasismo sen rasoj.
Kritikantoj (ekzemple la lepsika profesoro de filozofio Christoph Türcke) nomas la "rasismo-sen-rasoj"-koncepton de Balibar "inflaciigo de rasismo".