Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cazis (stacidomo). |
Cazis | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Thusis |
Koordinatoj | 46° 43′ 12″ N 9° 25′ 48″ O / 46.72000 °N, 9.43000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 9° 25′ 48″ O / 46.72000 °N, 9.43000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1499 |
Areo | 31,18 km² |
Alteco | 659 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7408 |
Komunumkodo | 3661 |
Cazis (en la romanĉa lingvo Cazas respektive Tgazas) estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Cazis situas ĉe la okcidenta bordo de la Malantaŭa Rejno en la nordo de la distrikto. La komunumo konsistas el la 7 malnovaj frakcioj Luvreu, Oberrealta, Ratitsch, Schauenberg, Summaprada, Unterrealta kaj Valleina, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ankaŭ el la 6 novaj frakcioj Portein, Präz, Dalin, Raschlegnas, Sarn kaj Tartar.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Cazis limas en nordo al Rhäzüns, en nordnordoriento al Rothenbrunnen, en nordoriento al Tomils, en orientnordoriento al Paspels, en oriento al Rodels, en orientosudoriento al Pratval, en sudoriento al Fürstenau, en sudsudoriento al Thusis, en sudo al Masein, en sudsudokcidento al Flerden, en okcidento al Safien, kaj en nordokcidento al Versam.
Trafiko
Cazis situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Koiro al San Bernardino-Pasejo. Tra la komunuma teritorio pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per tri stacidomoj ĉe la fama trajnlinio de Retia Fervojo de Ilanz al Thusis kaj Albulopasejo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO. Krome tra la komunumo pasas ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj, kiuj ebligas la fajnan distribuon al la diversaj komunumaj frakcioj.
Vidindaĵoj
Vizitinda en Cazis estas la dominikana virina Monaĥejo Cazis kun la monaĥeja preĝejo Sankt Petro kaj Paŭlo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Cazis datiĝas el la jaro 926 kiel Cacias. En la 1950-aj jaroj sur la Petrus-Monteto estis trovitaj diversaj trovaĵoj el la ŝtonepoko de la 3-a kaj 4-a jarmilo a.K. Ek de la 12-a jarcento la plej grava bienposedanto en Cazis estis la virina Monaĥejo Cazis. La regiono dum mezepoko estis feŭdo de la episkopo de Koiro, de kiu feŭdo la loĝantoj de Cazis sin liberaĉetis en la jaro 1709. Ĝis 1851 Cazis formis tribunalkomunumon kun Thusis. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Portein, Präz (inkluzive la frakcioj Dalin kaj Raschlegnas), Sarn kaj Tartar estis integritaj al Cazis. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Cazis
- Cazis en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cazis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Virina Monaĥejo Cazis
- Ŝtonpreĝeho Cazis