Rara tero[1]malofta tero[2] estas minerala oksido kiu ne tre abundas en la naturo, sed ofte oni celas per rara tero ne la oksidon, sed la oksidigitan elementon (metalon). En tiu senco, "rara tero" (pli klare ”rara termetalo” aŭ ”rara terelemento”) estas metalo el iomete abunda grupo de 17 kemiaj elementoj, kiuj estas skandio, itrio, kaj la lantanoidoj. Tiuj elementoj estas malfacile ekstrakteblaj el la mineraloj kiuj enhavas ilin, ĉiam en formo de miksaĵo el pluraj raraj teroj. Ili estas listigitaj en la sekva ĉiukolumne vicigebla tabelo kune kun informo pri ilia malkovro kaj la etimologio de iliaj nomoj.

Malkovro kaj nomigo

Atom-
numero
Simbolo Nomo Jaro de
malkovro
Malkovranto Etimologio
21ScSkandio1879Lars Fredrik Nilson latine Scandia 'Skandinavio'
39YItrio1794Johan Gadolin Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
57LaLantano1803Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj greke lanthanein 'esti kaŝita'
58CeCerio1803Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj Ceres (romia diino de terkulturo)
59PrPrazeodimo 1885Carl Auer von Welsbach greke prason 'poreo' + didymos 'ĝemelo'
60NdNeodimo 1885Carl Auer von Welsbach greke neos didymos 'nova ĝemelo'
61PmPrometio1945Jacob A. Marinsky Prometeo (el la greka mitologio)
62SmSamario 1879Paul Émile Lecoq de Boisbaudran samarskito (mineralo nomita laŭ Василий Евграфович Самарский-Быховец)
63EuEŭropio1901Eugène-Anatole Demarçay Eŭropo
64GdGadolinio1880Galissard de Marignac Johan Gadolin (esploranto de raraj teroj)
65TbTerbio1843Carl Gustaf Mosander Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
66DyDisprozio 1886Paul Émile Lecoq de Boisbaudran greke dysprositos 'malfacile alirebla'
67HoHolmio1878Jacques-Louis Soret kaj aliaj latine Holmia 'Stokholmo'
68ErErbio1842Carl Gustaf Mosander Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
69TmTulio1879Per Teodor Cleve Tuleo 'norda fino de la konata mondo'
70YbIterbio1878Galissard de Marignac Ytterby (en la Stokholma arkipelago)
71LuLutecio1907Georges Urbain kaj aliaj latine Lutetia 'Luteco' (romia nomo de Parizo)

Skandio estas unu el la profetitaj elementoj de Mendelejev. En mineraloj de Ytterby estis malkovritaj itrio, terbio, iterbio, erbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio.

Raraj teroj en la perioda tabelo

1

H

2

He

3

Li

4

Be

5

B

6

C

7

N

8

O

9

F

10

Ne

11

Na

12

Mg

13

Al

14

Si

15

P

16

S

17

Cl

18

Ar

19

K

20

Ca

21

Sc

22

Ti

23

V

24

Cr

25

Mn

26

Fe

27

Co

28

Ni

29

Cu

30

Zn

31

Ga

32

Ge

33

As

34

Se

35

Br

36

Kr

37

Rb

38

Sr

39

Y

40

Zr

41

Nb

42

Mo

43

Tc

44

Ru

45

Rh

46

Pd

47

Ag

48

Cd

49

In

50

Sn

51

Sb

52

Te

53

I

54

Xe

55

Cs

56

Ba

57

La

58

Ce

59

Pr

60

Nd

61

Pm

62

Sm

63

Eu

64

Gd

65

Tb

66

Dy

67

Ho

68

Er

69

Tm

70

Yb

71

Lu

72

Hf

73

Ta

74

W

75

Re

76

Os

77

Ir

78

Pt

79

Au

80

Hg

81

Tl

82

Pb

83

Bi

84

Po

85

At

86

Rn

87

Fr

88

Ra

89

Ac

90

Th

91

Pa

92

U

93

Np

94

Pu

95

Am

96

Cm

97

Bk

98

Cf

99

Es

100

Fm

101

Md

102

No

103

Lr

104

Rf

105

Db

106

Sg

107

Bh

108

Hs

109

Mt

110

Ds

111

Rg

112

Cp

113

Uut

114

Uuq

115

Uup

116

Uuh

117

Uus

118

Uuo

Uzado kaj tutmonda produktado

Tutmonda produktado 1950–2000

Ek de la dua duono de la 20a jarcento, raraj teroj trovis teknikan aplikon en pli kaj pli da diversaj kampoj. Ili uziĝas en diversspecaj lumfontoj, ekranoj, laseroj, permanentaj magnetoj, alttemperaturaj superkonduktiloj, specialaj vitroj kaj lensoj, komputilaj memoroj, specialaj elektrodoj, kiel kataliziloj, ktp.

Pro la kreskantaj aplikokampoj, la postulado de raraj teroj kreskis ĝis problema nivelo. Post periodo dum kiu unu minejo en Usono dominis la merkaton, pli ol 90% de la produktado okazis en Ĉinio en la komenco de la 21a jarcento. Por limigi la malpurigadon de la medio, kiun kaŭzas la minado, la produktado estis restriktita. Por tamen kontentigi la enlandan postuladon, la eksportado el Ĉinio estis limigita en la jaro 2011. Tio kaŭzis altiĝon de la prezoj de ĉiuj raraj teroj. La eksterlanda prezo de cerioksido (la plej grandkvante produktata) kreskis de 4 usonaj dolaroj por kilogramo en 2010 al 150 dolaroj en 2011.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.