Rara specio estas grupo de organismoj kiuj estas tre nekomunaj aŭ malabundaj. Tiu nomigo povus esti aplikata ĉu al planta aŭ animala taksonoj, kaj povas distingiĝi el terminoj "endanĝerita" aŭ "minacata specio" sed estas tute diferenca el "formortinta".

Markigo kiel rara specio povas esti farata de oficiala instanco kia nacia registaro, ŝtato aŭ provinco. Tamen la termino estas uzata pli komune sen aludo al specifaj kriterioj. La IUCN kutime ne faras tiajn markigojn sed ili povas uzi la terminon en ties sciencaj pridiskutoj.[1]

Kelkaj raraj specioj

Scienca nomoKomuna nomoDistribuado
Campephilus principalisEburbeka pegoArkansaso
Dryococelus australisBastoninsekto de insulo Lord HowePiramido Ball, Aŭstralio
Grus americanaAmerika gruoNacia Parko de la Arbara Bizono, Alberto, Kanado
Rhinoceros sondaicusJava rinoceroNacia Parko Ujung Kulon, Indonezio kaj Nacia Parko Cat Tien, Vjetnamio
Strigops habroptilaKakapoInsuloj Maŭd, Little Barrier, Codfish kaj Mana, Novzelando
Thalasseus bernsteiniĈina krestoŝternoInsuloj Macuoj, Tajvano (reklamataj de Ĉinio)

Notoj

  1. Categories & Criteria (version 3.1) IUCN, 2001.. Arkivita el la originalo je 2006-11-16. Alirita 2011-01-31.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.