Rapunkolo | |
---|---|
Origine | Rapunzel |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fratoj Grimm |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1812 |
Ĝenro | fabelo |
Rapunkolo estas germana fabelo kompilita de fratoj Grimm. Unuafoje ĝi publikiĝis en 1812 kiel parto de la fabela kolekto de la fratoj. La versio tutmonde konata kiel Rapunkolo devenas de la franca ferakonto Persinette fare de 17-jarcenta verkisto Charlotte-Rose de Caumont de La Force.[1]
La rakonto povas esti interpretita kiel metaforo pri troa protektado de knabinoj fare de guvernistinoj (pli specife nomataj duenjoj) kun la celo eviti antaŭgeedziĝajn rilatojn.[2]
La plej konata frazo el la fabelo estas "Rapunkolo, Rapunkolo, delasu viajn harojn".
Intrigo
Malriĉa paro, kiu loĝis apud prospera ĝardeno apartenanta al sorĉistino, revas havi idon.[3] La edzino finfine gravediĝas, kaj ravas sin per la rapunkoloj kreskantaj en la najbara ĝardeno. La edzo plenumas ŝian kapricon kaj enrompas en la sorĉistinan ĝardenon por ŝteli iujn rapunkolojn, per kiuj li faros salaton por sia edzino.
La magiistino malkovras lin kaj akuzas lin pri ŝtelado. Li petegas kompaton kaj la sorĉistino decidas doni al li rapunkolojn, interŝanĝe de tio, ke oni donu al ŝi la naskotan infanon. Li akceptas. La edzino naskas belan filinon, kiun la sorĉistino forportas, plenumante la promeson. La sorĉistino enŝlosas la knabinon, kiun ŝi nomis Rapunkolo, en altan turon. Ĉiutage la virino vizitas Rapunkolon, petante ke ŝi delasu siajn orkolorajn longajn harojn, por uzi ilin kiel grimpoŝnuron.
Unutage, reĝido aŭskultas la kantadon de Rapunkolo. Li serĉas pordon sed post ne trovi ĝin, li decidas atendi kaŝita en arbusto ĝis la sorĉistino venos. Li aŭdas la peton de la virino: "Rapunkolo, Rapunkolo, delasu viajn harojn" kaj tiel la princo scias kiel supreniri ĝis la supro de la turo. Li diras la frazon kaj venas en la turon per la hararo de Rapunkolo.
Ekde tiu tago, li komencas viziti ŝin. Ili planas manieron eskapi el la turo: ĉiunokte li alportos iom da silko por ke Rapunkolo teksu ŝnuron. Sed la sorĉistino malkovras la veron kaj ekscias, ke Rapunkolo estas vizitata de la princo (en iuj versioj, Rapunkolo gravediĝis kaŭze de tiuj noktaj vizitoj). Ŝi fortranĉas la harojn de la knabino kaj portas ŝin al malproksima dezerta marĉo.
Kiam la princo alvenas vespere, la sorĉistino elpendigas la detranĉitan blondan harplektaĵon. Kiam la princo supreniras kaj renkontas la sorĉistinon, ŝi diras al li, ke li neniam revidos Rapunkolon. Li, tute senespera, elsaltas el la turo kaj falas en rubusejon, blindigante sin.
La princo ekvagas tra la lando kaj alvenas al la marĉo, kie loĝas Rapunkolo. Ŝi ekploras kaj la larmoj falas sur la okulojn de la princo, kiu reakiris vidkapablon. Ili iras al lia kastelo, geedziĝas kaj estas feliĉaj por ĉiam.
Titolo
En la germana originalo la filino estas nomata Rapunzel laŭ la planto, kiun ŝia patrino sopiris, dum ŝi estis graveda. La germana vorto Rapunzel povas signifi aŭ Valerianella locusta aŭ Campanula rapunculus, kaj ambaŭ plantoj estis en tiu epoko uzataj en salatoj. La Esperanta vorto rapunkolo signifas nur la duan specion, laŭ Plena Ilustrita Vortaro, dum la genro de la unua specio nomiĝas valerianelo.
Nuntempe Rapunkolo ŝajne estas pli konata nomo inter esperantistoj, plejprobable pro la sonsimileco inter tiu nomo kaj la germana Rapunzel.
Tamen, la fabelo kaj ĝia heroino nomiĝas Valerianelo en la libro Geografio de miaj memoroj[4] de kroata verkisto Spomenka Ŝtimec. En la 40-a numero de Beletra Almanako (februaro 2021), Edmund Grimley Evans prezentas tradukon de la fabelo, ankaŭ sub la titolo Valerianelo.[5]
Vidu ankaŭ
- Rapunkolo, specio el la granda biologia genro de kampanuloj (Campanula).
Referencoj
- ↑ https://www.jstor.org/stable/41388959
- ↑ https://www.jstor.org/stable/44029886
- ↑ En la unua eldono de Kinder- und Hausmärchen en 1812, la posedanto de la ĝardeno ne estas sorĉistino sed feino (germane Fee). Tamen, en la eldono de 1857 la fratoj Grimm jam uzis la vorton "magiistino" (Zauberin), kiu nuntempe populariĝis kiel "sorĉistino" (Hexe).
- ↑ Geografio de miaj memoroj (1992, ISBN 3-85182-009-6, paĝoj 45, 47 kaj 90)
- ↑ https://www.beletraalmanako.com/boao/ba40/index.html#enhavo