Antaŭa paĝo de la Raporto de Stroop kun stampoj de la internacia milita juĝo en Nurenbergo.

Raporto de Stroop estis oficiala 75-paĝa raporto prilaborita en majo de 1943 de SS-Gruppenführer Jürgen Stroop, la komandanto de germanaj taĉmentoj, kiuj likvidis varsovian geton. Ĝi dokumentas ankaŭ ribelon en varsovia geto.

La raporto estis mendita de SS-Obergruppenführer Friedrich-Wilhelm Krüger, la pli supera ĉefulo de SS kaj polico en Krakovo kaj ĝi estis intencita kiel memoriga albumo por Heinrich Himmler. Tio estis permane skribita dokumento, bindita en nigra ledo kaj estis en ĝi pli ol 50 fotografioj kun permane skribita ŝvabaĥo kiel titoletoj al la fotoj.

La raporto konsistas el tri partoj: Enkonduko, resumo de SS operacoj kaj kolekto de ĉiuj mesaĝoj, kiuj estis senditaj al SS-Obergruppenführer Krüger kaj serio de proksimume 52 fotografioj. Devene la raporto estis nomita "Es gibt keinen jüdischen Wohnbezirk in Warschau mehr!" ("La juda kvartalo de Varsovio jam neniam plu!"), sed kutime ĝi estis nomita kiel la Raporto de Stroop.

La raporto estis preparita en tri diversaj versioj parte por Heinrich Himmler, Friedrich-Wilhelm Krüger kaj por Jürgen Stroop kaj ĉiuj tri kopiaĵoj estis post la milito restaŭrigitaj. La raportoj estas lokigitaj en la nacia arkivo en Washington, en la germana federacia arkivo en Koblenz kaj en instituto de la nacia konscio en Varsovio.

Unu el la kopiaĵoj estis prezentita kiel pruvo ĉe internacia milita tribunalo en Nurenbergo. Unue ĝi estis bildigita de ĉefulo de la usona ŝtata plendo de Robert H. Jackson por la juĝistoj dum la procesoj.

Fotografioj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.