Paskinsulo | ||||
---|---|---|---|---|
rapanuie Rapa Nui, hispane Isla de Pascua, angle Easter Island | ||||
insulo | ||||
Statuoj Moai | ||||
Flago | Blazono | |||
insulo [+] | ||||
Oficiala nomo: Rapa Nui | ||||
Ŝtato | Ĉilio | |||
Oceano | Pacifiko | |||
Regiono | Polinezio | |||
Administra ŝtato | Ĉilio | |||
Administra regiono | Valparaiso | |||
Akvejo | Pacifiko | |||
Setligo | Orongo | |||
Memorindaĵoj | Moai, Rongorongo | |||
Supermara alteco | 242 m [+] | |||
Koordinatoj | 27° 7′ S, 109° 21′ U (mapo)-27.119444444444-109.35472222222Koordinatoj: 27° 7′ S, 109° 21′ U (mapo) | |||
Ĉefurbo | Hanga Roa | |||
- mezo | Hanga Roa | |||
- koordinatoj | 27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo)-27.15-109.43333333333Koordinatoj: 27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo) | |||
Plej alta punkto | ||||
- situo | Maʻunga Terevaka | |||
- alteco | 507 m | |||
Longo | 24 km (15 mi) | |||
Larĝo | 13 km (8 mi) | |||
Areo | 163,6 km² (16 360 ha) | |||
Loĝantaro | 4 888 (2010) | |||
Denseco | 29,88 loĝ./km² | |||
Naturo | Anakena strando, Ovahe strando | |||
Orogenezo montariĝo | 5 |
|||
Plantaro | ||||
Animalaro | Salamandro | |||
Ahu | Ahu Ature Huki Ahu Nau Nau |
|||
Malkovrinto | Jacob Roggeveen | |||
Jaro de malkovro | 1722 | |||
Horzono | UTC (UTC+6) | |||
Telefona antaŭkodo | +56 32 | |||
Interreta domajno | .cl | |||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||||
Nomo | Nacia parko Rapa Nui | |||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |||
Jaro | 1995 (19) | |||
Numero | 715 | |||
Regiono | Oceana kontinento | |||
Kriterioj | i, iii, v | |||
Kulto | Kulto de Birda viro | |||
|
||||
Paskinsulo | ||||
Vikimedia Komunejo: Easter Island | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Paskinsulo aŭ Paska Insulo (hispane Isla de Pascua, rapanuie Rapa Nui, angle Easter Island) estas insulo en la suda Pacifika Oceano, okcidente kaj iom norde de Santiago, Ĉilio kaj parto de la teritorio de Ĉilio. La insulo estas pli-malpli triangulforma kaj foras je 2000 kilometroj de la plej proksima enloĝata insulo. La insulo estas fama pro siaj multenombraj prahistoriaj ŝtonaj statuoj ("Moaoj"), kiuj troviĝas laŭ la marbordoj. Ĝia loĝantaro estas 3.800, koncentritaj ĉefe en Hanga Roa, ĉefurbo kaj nura loĝata.
La kutima nomo estas Rapa nui, kiu signifus “granda insulo” laŭ la lingvo de la malnovaj loĝantoj de Tahitio. Propralingve la insulo estas konata kiel Te pito o te henua (“la umbiliko de la mondo”) aŭ Mata ki te rango (“okuloj kiuj rigardas al la ĉielo”)
Je Paskotago 1722 ĝi estis malkovrita de la nederlanda esploristo Jacob Roggeveen, kaj pro tio jen la nomo de la insulo.
Ankaŭ, la insulo estis nomita kiel Isla San Carlos per hispanaj navigantoj, kiuj nomis ĝin honore al reĝo Karlo la 5-a.
Kulturo
La insulo havas sian propran polinezian lingvon, nome rapanui, kiu nun estas parolata nur de 10 elcento.[1] Ĝi jam ne plu estas funkcipova en la sociekonomia evoluo komunuma, ĉefe ĉar junuloj uzas plej ofte la hispanan.[2]
Naturprotekto
Biogeografie la paskinsulaj koralrifoj estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto. La insulo mem troviĝas en la Pacifika ekozono, gravega por la biodiverseco kaj endemiismoj.
Bildaro
- Statuoj Moai
- Poŝtoficejo en Hanga Roa
Notoj
Vidu ankaŭ
- Reimiro
- Rongorongo
- Thor Heyerdahl
- Paskinsula mitologio
Eksteraj ligiloj
- Paskinsulaj koralrifoj ( WWF ) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Tutmondaj 200; numero 228 : Paskinsula koralrifoj ( Nacia Geografia Societo ) angle
|