Ramsen | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||||
Distrikto | Distrikto Donnersberg | ||||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Eisenberg (Pfalz) | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06351 | ||||||
Poŝtkodo | 67305 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KIB | ||||||
Oficiala Municipokodo | 07333060 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Otto Frambach | ||||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 86 67304 Eisenberg (Pfalz) | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 1896 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 32′ N, 8° 1′ O (mapo)49.5366666666678.0130555555556Koordinatoj: 49° 32′ N, 8° 1′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 288 m | ||||||
Areo | 27,08 km² | ||||||
Ramsen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Donnersberg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 896 loĝantojn.
Geografio
Ramsen estas turisma komunumo, kiu apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde Eisenberg, kies sidejo troviĝas en la urbo Eisenberg en Palatinato.
Historio
La komunumo estiĝis en mezepoko ĉirkaŭ la Monaĥejo Ramsen, kiu estis fondita en la jaro 1146. Meze en la arbaro Stumpfwald inter Ramsen kaj Neuhemsbach troveblas la tiel nomitajn Naŭ Ŝtonojn, kiu estis unu de la tri kamparaj tribunaloj en la malnova Wormsgau. Ĝi estis menciita en la servutdokumento de la Princelektisto Ruprecht la 3-a de Palatinato.
Trafiko
Ramsen estas finhaltejo de la fervojlinio "Eistalbahn" de Ramsen al Grünstadt sur kiu en kadenca horaro cirkulas regionaj trajnoj. Dum la semjanfinoj la linio estas longigita post Ramsen ĝis la lageto Eiswoog. La loka publika trafiko estas integrita en la Trafikunio Rhein-Neckar (VRN), kies komunaj tarifoj validas.
Proksime de Ramsen pasas en nordo la aŭtoŝoseo A63 kaj en sudo A6.
Ĝemelkomunumoj
Vidu ankaŭ
- Aliaj komunumoj kun la nomo Ramsen