![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lampenberg-Ramlinsburg (stacidomo). |
Ramlinsburg | |
---|---|
![]() Blazono de Ramlinsburg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Liestal |
Koordinatoj | 47° 26′ 56″ N 7° 45′ 52″ O / 47.44889 °N, 7.76444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 56″ N 7° 45′ 52″ O / 47.44889 °N, 7.76444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 714 |
Areo | 2,24 km² |
Alteco | 494 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4433 |
Komunumkodo | 2832 |
![]() Mapo de Ramlinsburg | |
Pri la komunumo
Ramlinsburg estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 714 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Ramlinsburg situas sur suna teraso super la valo de Waldenburg, kiun fosis la rivero Antaŭa Frenke en la mezo inter Liestal kaj Waldenburg. La areo de la komunumo kovras 2,26 km², de kiuj 1,02 km² estas kovritaj de arbaro, 1,015 km² servas por agrikulturo, kaj 0,225 km² al setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 555 m s.m. ĉe la limo al Zunzgen, la plej malalta punkto je 397 ĉe la trajnhaltejo Ramlinsburg-Lampenberg.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ramlinsburg limas al en nordo al Lausen, on oriento al Itingen, en sudoriento al Zunzgen, en sudo al Hölstein, en sudokcidento al Lampenberg, kaj en okcidento al Bubendorf.
Trafiko
La komunumo estas konektita al la reto de la publika trafiko per du haltejoj de la kampara tramo Fervojo de Waldenburg, nome Talhaus kaj Lampenberg-Ramlinsburg, kaj loka buslinio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ramlinsburg datiĝas el la jaro 1367 kiel Remlisperg.
En la 15-a jarcento Henman Sevogel, la estro de Kastelo Wildenstein, estis la posedanto de la regiono Sallando. De li la posedo transiris al la urbo Bazelo. Dum longa tempo la loko konsistis el la du sendependaj bienoj Supra Ramlinsburg kaj Suba Ramlinsburg, kiuj nur en la 16-a jarcento transformiĝis al vilaĝo. En la jaro 1926 la administrado de la ĝis tiam disigita civitana havaĵo estis kunigita.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Ramlinsburg
- Ramlinsburg en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|